Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Novaj defioj de Azio
2012-04-01


Afiŝo de la Bo'ao-a Forumo de Azio 2012 

 

    Antaŭ kelkaj tagoj la Bo'ao-a Forumo de Azio publikigis la "Jaran Raporton pri Konkurenca Forto de Aziaj Ekonomiaj Komunumoj" kaj "Raporton pri Ekonomia Intergriĝo de Azio en 2012" por antaŭaverti la azian ekonomion.

 

    La raportoj diris, ke la azia ekonomio pli kaj pli fortiĝas en la monda ekonomio, ĝi ludas gravan rolon en la ŝanĝado de la monda ekonomia teritorio. Kvankam Azio suferis je batalo de la financa krizo, tamen ĝi ankoraŭ tenas fortan kreskan tendencon. Krome profundiĝis reciproka dependeco de la ekonomia intergriĝo inter la aziaj landoj kaj inter regionoj, multe kreskis la regiona komerco kaj rekta investo de alilandaj kompanioj, ankaŭ la bila investo kaj la seninterrompa sampaŝado de la ekonomia periodo atingis intergriĝon.

 

    Zhou Wenzhong, ĝenerala sekretario de BAF, diris, ke malkresko de la bezono de la eŭropa kaj usona merkatoj influas la azian disvolvon karakterizitan de eksporta ekonomio. Kondiĉe de la novrondaj malstriktaj politikoj Azio eble refoje vizaĝos al la importa inflacio. Ĝi devas serioze rigardi la ekonomian situacion de ekstera malvarmo kaj interna varmo, reguligi la ekonomian strukturon, akceli internan bezonon. Li diris: "Eŭrop-ŝulda Krizo" elmetis al la aziaj ekonomiaj komunumoj postulon fortigi la ekonomian, komercan kaj investan kunlaborojn, kaj rapidigi la diversiĝon de ekonomiaj kunlaboroj kun alilandaj kompanioj." Li diris, ke en tia situacio fariĝas atentendaj reformado, transformiĝo, struktura reguligado kaj daŭripova disvolviĝo.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang k Chen Ji

 

 

 
Pri Dao De Jing de Laŭzi, konas aŭ scias preskaŭ ĉiuj kleruloj en la tuta mondo, kaj priaj tradukoj, recenzoj, klarigoj, komentarioj ktp.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng