Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Printempo de Shuanghui – intervjuo kun Wan Long, prezidanto de direkcio de la Grupo Shuanghui (I)
2012-04-10

Teksto de CHEN SHI kaj fotoj de WAN HONGWEI

 

 
Wan Long
 

Breda bazo de la Grupo Shuanghui 

 

    Multaj ĉinoj bone memoras, ke en la 15-a de marto 2011, la Internacia Tago por Protekti Rajtojn de Konsumantoj, la Ĉina Centra Televida Stacio (CCTV) raportis, ke la Nutraĵa Limigita Kompanio Shuanghui en produkto de viandaĵoj uzis porkoviando kun Clenbuterol (medikamento por bestoj, kiu povas multigi malgrasan karnon de bestoj kaj estas malpermesita uzi en Ĉinio). Tio kaŭzis akrajn kritikojn de la socio al la Grupo Shuanghui. La 16-an de marto la grupo publike petis pardonon de la konsumantoj pri la afero.

 

    La Grupo Shuanghui en Luohe de Henan-provinco estas granda nutraĵa kompanio de Ĉinio, kiu ĉefe entreprenas prilaboron de viando.Ĝi havas totalan aktivon de pli ol 10 miliardoj da juanoj, 68 mil laborantojn kaj jare produktas 3 milionojn da tunoj da viandaĵoj. Kiel plej granda bazo de Ĉinio por prilaboro de viando ĝi okupas la 160-an lokon inter la 500 potencaj entreprenoj de Ĉinio en 2010.

 

    En la lastaj jaroj en Ĉinio foje kaj foje okazis akcidento pri nutraĵa sekureco, pro kiu iuj entreprenoj falis en depresion. Tamen la grupo Shuanghui ne nur ne falis pro la evento, male ĝi havis novan leviĝon. En 2010 la jara vend-enspezo de la grupo superis 50 miliardojn da juanoj. En 2011 malgraŭ influo de la evento pri Clenbuterol kaj de inflacio ĝia jara vend-enspezo ankoraŭ superis 50 miliardojn da juanoj.

 

    Wan Long, prezidanto de direkcio de la Grupo Shuanghui, diris: "Ni eltenis la provon, kaj ni sukcesis."

 

    Sukceso venas post elteno de provoj

 

    Shuanghui estas la unua marko de viandaĵoj en Ĉinio. Kiel prezidanto de direkcio de la Grupo Shuanghui, Wan Long fariĝis persono multe atentata de la publiko. En la vianda industrio de la mondo li havas la nomon "estro de ĉinaj buĉistoj" kaj en Ĉinio li estas honorita kiel "bapto-patro de vianda industrio de Ĉinio". Tamen tre malmultaj homoj konis lian malfeliĉan pasintecon: Lia patro mortis en lia infaneco kaj lia frato kaj li vivtenis sin per kolektado de karbocindro.

 

    En sia juneco Wan Long aliĝis al trupoj de fervoja inĝenierado. Malmobiliziĝinte li eklaboris en viandofabriko de Luohe, origino de la Grupo Shuanghui. La fabriko fondiĝis en 1958 kaj ĝi apenaŭ bankrotis en 1984 pro problemoj de sistemo, merkato kaj aliaj kialoj. Por adaptiĝi al la nova ekstera medio kaj daŭre vivigi la fabrikon, oni prenis la fabrikon kiel eksperimentan unuon de kontrakta entreprenado, faris en ĝi demokratian elekton, kaj 44-jara Wan Long estis elektita kiel ĝia estro.

 

    Pasis 28 jaroj. Gvidate de Wan Long la fabriko eliris el la malfacila situacio, fariĝis plej granda bazo de Ĉinio por prilaboro de viando kaj kreis la unuan viandan markon de Ĉinio – Shuanghui.

 

    La Grupo Shuanghui la unua enkondukis en Ĉinion la modelon "malalt-temperaturaj produktado, distribuado kaj vendado, kaj ĉena entreprenado". Ĝi grandforte disvastigis markigon de malvarm-freŝaj viandaĵoj kaj realigis transformon de la tradicia vendado al la ĉena entreprenado.

 

    La grupo renkontis multajn malfacilojn en sia disvolvado. Post okazo de la evento de Clenbuterol la grupo ne ĵetis respondecon sur alian, nek plendis, nek retiriĝis. Ĝi plifortigis internan administradon, alprenis serion da rimedoj por garantii sekurecon de nutraĵoj. Dank' al tio tri monatojn post la evento la grupo jam normaligis sian produktadon.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

 
Pri Dao De Jing de Laŭzi, konas aŭ scias preskaŭ ĉiuj kleruloj en la tuta mondo, kaj priaj tradukoj, recenzoj, klarigoj, komentarioj ktp.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng