2012-04-10
 En la inaŭguro |
|
 Akupunktura bronza statuo |
La 8an de aprilo en la Hubei-a Muzeo en la urbo Wuhan malfermiĝis la plej granda taoisma ekspozicio kun la temo "Taoismo naskas ĉion".
La eksponaĵoj plejparte estas taoismaj objektoj elfositaj en Hubei kaj antikvaj taoismaj restaĵoj de Wudang-monto. Ili reflektas la disvolviĝon de Taoismo, la indiĝena religio en la regno Chu (nunaj provincoj Hubei, Hunan kaj Anhui), kaj la influon de la taoisma kulturo. Krom la Kvar Klasikaĵoj de la Flava Imperiestro -- ŝtatnivela trezoro de la Hunan-a Muzeo -- elfositaj el la tombejo Mawangdui en la urbo Changsha, 1973, la ekspozicio montras ankaŭ 230 aliajn antikvajn objektojn, kaj 70% de ili estas eksponitaj unuafoje.
Akupunktura bronza statuo de Ming-dinastio estas la plej alloga, kiu altas je 86.5 cm kun 15 ĉefaj kaj flankaj kanaloj sur la korpo kaj 354 akupunkturaj punktoj. La lokalizo de tiuj akupunkturaj punktoj estas sama kiel tiu notita en medicina dokumento de la meza periodo de Ming-dinastio (de la meza periodo de la 16a jarcento ĝis la komenco de la 17a jarcento).
La malnovaj objektoj estos eksponitaj en aliaj landoj.
(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)
|