Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
En Lasao
2012-04-11

de XU WANHU

 

    Tibeto en okcidenta Ĉinio, sanktejo en la koro de kredantoj de la tibeta budhismo, estas mistera loko sur la plej alta altebenaĵo de la mondo. Tie imponas montaroj, majestas palacoj kaj temploj, lazuras la ĉielo, blankas la nuboj kaj cirkulas sennombraj legendoj. Dank' al plibonigo de trafikaj kondiĉoj sur la Tibeta Altebenaĵo, pli kaj pli multaj ĉinaj kaj alilandaj turistoj sinsekve venas al Tibeto kaj persone spertas la tieajn naturajn pejzaĝojn kaj apartan religian kulturon. Sube,legiĝas impresoj de kelkaj turistoj pri Lasao, ĉefurbo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono de Ĉinio.

 

    Bela Tibeto

 

    "Ĵus elirinte el la flughaveno de Gonggar, mi levis la kapon kaj sentis, ke nuboj sur la ĉielo tre proksimas al mi kvazaŭ ĝuste super mia kapo. Tiam elglitis el mia buŝo la vortoj 'Tibeto estas belega!'." Tion diris la knabino el Malajzio sidanta kun la kruroj krucitaj sub si inter la pilgrimantoj antaŭ la templo Jokhang. Ŝi nomiĝas Ida (laŭ la prononco).

 

    Menciinte sperton en Lasao, tiu ĉi knabino sola vojaĝanta en Lasao jam du semajnojn ankoraŭ dronis en granda emocio.

 

    Elirinte el la flughaveno, Ida prenis taksion kaj veturis al Lasao. Apenaŭ entaksiiĝinte, ŝi haste salutis la soforon balbute per la ĉina lingvo.

 

    "Mi rigardis malproksimen tra la fenestro de la taksio kaj vidis, ke iuj montoj tie estas kovritaj de neĝo en la supro kaj la aliaj -- plejparte en bruna koloro." Kombininte siajn harojn malsupre falantajn, Ida diris kun rideto. "Kiam la taksio veturis en la urbon Lasao, tuj aperis antaŭ miaj okuloj flanka silueto de la Potala Palaco belega kaj imponega. Antaŭe mi vidis la Potalan Palacon nur en gazetoj, sed nun ĝi vere aperas antaŭ mi. Kia granda ĝojo!"

 


Fremdlanda turisto montras al tibetanoj sur strato de Lasao siajn fotojn faritajn en Tibeto. 

 

    Kiel amatora fotisto, Ida diris al mi, ke en ŝia foto-aparato estas ne nur fotoj pri la rivero Lasao, la Potala Palaco, la temploj Jokhang, Drepung kaj Sera, sed ankaŭ tiuj pri ridantaj vizaĝoj de multaj infanoj. 

 

    "Lasaaj infanoj estas timidaj ordinare, sed kiam mi elprenis foto-aparaton por ilin foti, ili tuj ne plu sin ĝenas, kaj viglas antaŭ mia lenso. Estas granda ĝuo fari fotojn en Lasao," ŝi diris.

 

    Profundeco de la tibeta budhismo

 

    En kvieta strateto de Lasao mi renkontiĝis kun aŭstrala familio el sep membroj. Ili, babilante kaj ridante, portas kun si sakojn grandajn kaj malgrandajn.

 

    La humura maljunulo Eboutt diris al mi, montrante per la fingro ekstremon de la strateto: "La hotelo antaŭ ni estas nia 'hejmo' en Tibeto. De kie la tuta familio eliras ĉiutage, kaj en kelkaj tagoj ni vizitis multajn templojn tie, kaj konceptis profundecon de la tibeta budhismo. Ĉi tie ni kvazaŭ estas elementaj lernantoj, kaj ĉio estas freŝa por ni.

 

    "Ni ŝatas promenadi en stratetoj ĉe Barkhor-strato. Tie regas kvieteco. La tieaj loĝantoj estas afablaj kaj plejparte scipovas paroli han-lingve, kaj mi ŝatas interparoli kun ili en la han-a lingvo. Ĉiufoje kiam mi demandas ilin pri vojo, ili ĉiam min kontentigas kaj foje eĉ desegnas al mi skizan vojmapon."

 

 
Fotado antaŭ la templo Jokhang

 

    Lia filo demetis sian foto-aparaton kaj daŭrigis: "Laŭ mi, Lasao estas urbo kaj historia kaj moderna. Ekz., sur la placo de la templo Jokhang kaj pompas oraj tegmentoj kiuj rakontas ŝanĝojn de longa historio kaj prosperas trinkejoj kaj vendejoj plenaj de movoj. Tie stratoj kaj vojoj etendiĝas al diversaj direktoj, abundas magazenoj, kaj samtempe bone konservitaj estas historiaj restaĵoj kaj objektoj."

 

    La 6-jara knabo Dunn kaptis baskon de la patrino kaj diris ion. Al li mi venis kaj demandis malrapide: "Ĉu la loko plaĉas al vi?"

 

    "Jes!" la knabo respondis kun rideto post momenta pripenso. "La tiea ĉielo estas tre blua, kaj mi volas fari desegnon ĉi tie!"

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 

 

 
Aperis la ĉina traduko de la romano La Princo ĉe la Hunoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng