Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Printempo de Shuanghui – intervjuo kun Wan Long, prezidanto de direkcio de la Grupo Shuanghui (II)
2012-04-12

Teksto de CHEN SHI kaj fotoj de WAN HONGWEI

 

    Kritikoj utilas al sana disvolvado kaj fortigo de entrepreno

 

    Por Wan Long estas neforgeseblaj en sia tuta vivo du tagoj en la jaro 2011: la 15-a de marto kaj la 15-a de majo.

 

    Matene de la 15-a de majo 2011, du monatojn post la evento de Clenbuterol, Lu Zhangong, sekretario de la partikomitato de la provinco Henan kaj estro de la konstanta komitato de la Henan-a popola kongreso, venis al la Grupo Shuanghui por fari enketon kaj esploron.

 

    Kiam Lu demandis kiom da kostoj pliiĝis por ekzameni ĉiujn porkojn, Wan Long respondis: "Testo de unu porko bezonas tri specojn da proviloj, kiuj kostas ĉirkaŭ 15 juanojn. Ĉiujare ni buĉas 20 milionojn da porkoj kaj por fari al ili ekzamenon pri Clenbuterol ni devas elspezi pli da 300 milionoj da juanoj ĉiu-jare."

 


Wan Long (la 1-a de dekstre) kaj Lu Zhangong (la 1-a de maldekstre) faras kontrolon en la Laboratorio de la Teknologia Centro. 

 

    Lu diris: "Ni devas garantii nutraĵan sekurecon je ĉiu ajn kosto. Testo de ĉiuj porkoj grandigis la koston, tamen la sekureco de nutraĵoj estas garantiata. Ni devas serioze plenumi kaj trankviligi la konsumantojn." 

 

 
Produktolinio de viandaĵoj
 
 
Viand-disiga laborejo

 

    De marto ĝis la fino de la jaro 2011 fabrikoj de la Grupo Shuanghui en diversaj lokoj de Ĉinio akceptis konsumantojn kaj raportistojn je 120 mil homfojoj, kiuj vizitis produktoliniojn de la fabrikoj kaj propraokule vidis procedojn de la testado kaj produktado de la grupo. En la 8-a kaj 9-a nomatoj de tiu jaro la taga vendsumo de viandaĵoj de la grupo atingis 180 milionojn da juanoj kaj valorpapera prezo de la grupo leviĝis de 56 juanoj al 80 juanoj.

 

    La evento de Clenbuterol alportis grandan baton al la nutraĵa industrio de Ĉinio kaj vekis atenton de la tuta socio al la sekureco de nutraĵoj. Ĉina registaro grandigis kontrolon al sekureco de nutraĵoj. Tio instigis reformadon de vianda industrio kaj prilaboraj entreprenoj de viando spertas senprecedencan provon.

 

    "Ankaŭ kritikoj estas helpo kaj utilas al sana disvolvado kaj plifortigo de entrepreno. La Grupo Shuanghui dankas amaskomunikilojn pro ilia helpo. Kvankam ni jam eliris el la evento, tamen la sekureco de nutraĵoj restas por ĉiam nia vivlinio," diris Wan Long al mi.

 

    Por fari la Grupon Shuanghui entrepreno kun internacia influo

 

    Kian grandan disvolvan planon la Grupo Shuanghui havas por sia estonteco?

 

    Wan Long diris al mi, ke li iam havis tri dezirojn: krei ĉinan markon de viandaĵoj, fari Shuanghui plej granda bazo de prilaboro de viando en Ĉinio, fari Shuanghui marko kun internacia influo. Nun liaj du deziroj realiĝis kaj Shuanghui penadas por realigi la trian.

 


Funkciiga ceremonio de la filio de Shuanghui en Nanchang 

 

    En la 10-a de decembro 2011 ekfunkciis filio de la Grupo Shuanghui en Nanchang. Ĝi estas la unua projekto de Shuanghui en sudorienta Ĉinio. Kun totala investo de 1.2 miliardoj da juanoj ĝi okupas areon de pli ol 470 muoj (unu muo egalas 1/15 hektaron) kaj havas buĉi-kapablon de 2 milionoj da porkoj, produktas 130 mil tunojn da viandaĵoj kaj enspezas 5 miliardojn da juanoj ĉiujare. Ĝi povas liveri laborpostenojn al 3-4 mil homoj kaj igi 200 mil kamparanajn familiojn bredi porkojn.

 


Transporta sistemo de la Grupo Shuanghui 

 

    Krome la Grupo Shuanghui efektivigis kreivon en teknologioj. La filio en Nanchang kaj tiu en Zhengzhou la unuaj efektivigis porkobuĉadon per maŝinoj kaj per tio Shuanghui finis la historion buĉi porkojn per homfortoj kaj efektivigis grandan kreivon de 8 buĉ-teknologioj kaj kreis 12 teknologiojn avangardajn en Ĉinio.

 

    Enkonduko de internaciaj avangardaj ekipaĵoj kaj teknologioj estas grava paŝo de la Grupo Shuanghui por internaciigo. Pri tio Wan Long diris, ke Shuanghui plenumos tri transformiĝojn: transformiĝo de produktaĵoj al mez- kaj alta niveloj, transformiĝo al sekura skalo kaj transformiĝo al internacia kompanio.

 

    Wan Long opinias, ke la supre menciitaj tri transformiĝoj estas disvolva direkto de Shuanghui en la estonteco.

 

    Mi kredas, ke la Grupo Shuanghui sub gvido de Wan Long venigos al si brilan printempon.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

 

 
Pri Dao De Jing de Laŭzi, konas aŭ scias preskaŭ ĉiuj kleruloj en la tuta mondo, kaj priaj tradukoj, recenzoj, klarigoj, komentarioj ktp.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng