Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Taja danco rekorda
2012-04-17


Spektaklo de mangesta danco de dek mil homoj 

 

    La 14an de aprilo sur la Akvoelverŝa Placo de la urbo Jinghong de la Xishuangbanna-a Taja Aŭtonoma Subprovinco, Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio, la grandioza spektaklo de la taj-etna mangest-danco estis aŭtentikigita de la Mond-rekorda Asocio kaj rompis la mondan rekordon.

 

    Tiu tago estis la 1374-a novjaro laŭ la taja kalendaro en Xishuangbanna. Procesio de parado faris spektaklon de la mangesta danco kun dek mil homoj. Robin Doak, altranga oficisto de aŭtentikigo el la Mond-rekorda Aoscio, diris, ke post strikta prijuĝo, datenaj analizo kaj komparo en la antaŭa periodo kaj surloka aŭtentikigo, la asocio konfirmis, ke al la danco ĉeestis entute 12.5 mil homoj, kio rompis la rekordon de la plej grandskala taj-etna mangest-danco en la mondo. Ŝi diris, ke la mongesta danco estas etna kaj ankaŭ la monda; kaj ĝi apartenas ne nur al Yunnan-provinco kaj Ĉinio, sed ankaŭ al la tuta mondo.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

 
Eŭropa Unio. Lingvaj kaj kulturaj aspektoj : Referaĵoj kaj diskutintervenoj / Red. Senad Čolić. -- Sarajevo: Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, 2011. -- 199 paĝoj; 300 ekz.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng