Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Dinosaŭro-fosilio en la periodo Ĵuraso trovita en Xinjiang
2012-04-17


Ekspediciisto purigas dinosaŭro-fosilion. 

 

    La 15-an de aprilo scienca ekspedicio konsistanta el fakuloj de la Jilin-a Universitato, Shenyang-a Instruista Lernejo kaj la Xinjiang-a Instituto de Geologia Esploro trovis en Gobio en la gubernio Shanshan de Xinjiang dinosaŭro-fosilion en la periodo Ĵuraso plej grandan en Ĉinio ĝis nun.

 

    La trovitaj skeleto-fosilioj montras, ke la dinosaŭro kun femurosto longa je pli ol du metroj estas tre granda. Laŭ kalkulo de sciencistoj la dinosaŭro longas je 35 metroj kaj pezas je ĉ. 30 tunoj, ĝi vivis antaŭ 160 milionoj da jaroj kaj nutris sin per vegetaloj. Nuntempe oni trovis en Xinjiang pli ol 20 lokojn, kie estas fosilioj de dinosaŭroj aŭ aliaj vertebruloj, tio havas gravan signifon por profunde esplori konsistigon de dinosaŭro-faŭno en Xinjiang kaj geografiajn kaj klimatajn trajtojn en la periodo Ĵuraso.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng