2012-04-17
 Ekfunkcia ceremonio de la aerlinio de Wuhan al Kaohsiung |
La 15-an de aprilo la Ĉina Suda Flugkompanio Sudo oficiale lanĉis la aerlinion de Wuhan al Kaohsiung de Taiwan, Ĉinio. Tio estas la dua aerlinio de la kompanio de la urbo Wuhan al Taiwan. La unua aerlinio estas de Wuhan al Taibei.
Kaohsiung estas la dua granda urbo de Taiwan, Ĉinio. Ĝi havas la plej grandan internacian ŝiphavenon kaj la duan grandan flughavenon. La funkcio de la aerlinio ludas pozitivan rolon en la ekonomia, komerca kaj kulturaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj inter Wuhan kaj Taiwan.
Krom tio la aerlinioj de Wuhan al Seulo, Bankoko, Singapuro ankaŭ estas en preparado, kaj antaŭ la fino de tiu ĉi jaro komenciĝos la flugoj de Wuhan al Jeju kaj Phuket.
Redaktoroj: Zhang Shuang k Chen Ji
|