Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Protekto de tibetaj antilopoj (I)
2012-04-18

Teksto de ZHAO YAN kaj fotoj de YANG JIANKUN

 

    En la mongola lingvo la loknomo "Hoh Xil" signifas verdan montegon aŭ belan knabinon. Hoh Xil sidas inter la montaroj Tanggula kaj Kunlun en nordokcidenta Qinghai-Tibeta Altebenaĵo. Ĝi estas paradizo de tibetaj antilopoj (pantholops hodgsoni). Ĝi estas la tria plej granda senhoma regiono en la mondo kaj la plej granda neloĝata regiono en Ĉinio.

 


Bela naturparko Hoh Xil 

 

    Pro la multekosta felo de tibetaj antilopoj en la internacia merkato furiozis la kontraŭleĝa ĉasado de tibetaj antilopoj en Hoh Xil dum la 1980-aj jaroj. Tiuj raraj bestoj estis serioze endanĝerigitaj, kaj ilia nombro draste reduktiĝis de 200 miloj al malpli ol 20 miloj. Post kiam la ĉina registaro fondis naturparkon Hoh Xil, kreskis iom post iom la nombro de tibetaj antilopoj en tiu regiono.

 


Kaptitaj ĉasistoj kaj konfiskitaj feloj de tibetaj antilopoj 

 

    Malgraŭ diversaj malfaciloj la protektado de tibetaj antilopoj tamen akiris grandan atingon. Laŭ statistiko en la naturparko la nombro de tibetaj antilopoj kreskis de malpli ol 20 miloj al pli ol 70 miloj. Laŭlonge de la Qinghai-Tibeta Ŝoseo oni povas ofte vidi facilmovajn tibetajn antilopojn en ilia naskoperiodo inter aprilo kaj julio. Fotografistoj registris la misteran teron kaj ĝiajn vivulojn.

 

    Trapasejo de tibetaj antilopoj

 

 
Tibetaj antilopoj en la naturparko Hoh Xil

 

    En Hoh Xil la vetero estas kaprica. Hajlo, sunbrilo, pluvo kaj neĝo kalejdoskopas. Oni povas sperti preskaŭ diversajn veterojn en unu tago. La naturparko kun areo de 45 mil kvadrataj kilometroj konsistas el kvin protektaj stacioj de Budongquan, Suonan Dajie, Wudaoliang, Tuotuo-rivero kaj lago Zonag Co. Post kelkjara penado de la protekto Hoh Xil denove kvietiĝis: homoj malpliiĝas kaj bestoj multiĝas.

 

 
Tibetaj antilopoj trapasas la pasejon sub la Qinghai-Tibeta Fervojo en Qumar.

 

    Kiam ni atingis la protektan stacion de Wudaoliang, estis migra kaj naska sezono de tibetaj antilopoj. La bestoj svarmis el diversaj lokoj al tri naskolokoj Lago Zonag Co, Lago Taiyang kaj Lago Xierjinwulan. 2998-ponto en Wudaoliang estas nepra trapasejo de akuŝontaj antilopinoj. Konsiderante la ĉiujaran trapason de tibetaj antilopoj en migra sezono, oni starigis 2998-ponton dum la konstruado de la Qinghai-Tibeta Fervojo. Ĉiujare inter aprilo kaj julio amasoj da tibetaj antilopoj trapasas la pasejon sub la ponto. Tio estas spektaklo en la loko.

 

    En la tagoj kiam oni starigis elektroprovizan reton apud 2998-ponto, ili trovis, ke la laboro ĝenis la tibetajn antilopojn, ĉar en la antaŭa tago jam reteniĝis grupo da tibetaj antilopoj apud 2998-ponto, kiuj ne kuraĝis trapasi la pasejon sub la ponto. Por ne ĝeni ilin la laboristoj decidis ĉesigi laboron por unu tago.

 

    Je la 14a horo kaj duono iu observanta per teleskopo subite ekkriis kun ĝojo: "Ili venas! Ili venas!" Iu uzis longan lenson ne por foti, sed por pli klare vidi. Ankaŭ mi elprenis mian fotilon kaj vidis grajno-grandajn helflavajn makulojn inter apenaŭ verdiĝantaj herboj. Tibetaj antilopoj! Kiam mia lenso enfokusigis ilin, ili jam galopis tra la pasejo sub la fervoja ponto. Kvankam ne pasis trajno sur la fervojo en tiu momento, ili tamen instinkte per plej granda rapideco trapasis la artefaritan konstruaĵon.

 

    Buqiong, vicestro de administracio de la naturparko Hoh Xil, diris al ni, ke oni instalas kamerojn ĉe Lago Zonag Co, granda akuŝejo de 30 mil tibetaj antilopoj. Por bone gardi la akuŝejon en la jaro 2010 oni konstruis provizoran loĝdomon per kolorita ŝtalo je 400 metroj for de la lago. En la akuŝa sezono ses patrolistoj alterne deĵoras la patrinojn kaj bebojn ĝis kiam la bestoj fariĝos sufiĉe fortaj por foriri.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 
Grzybowski, Przemysław Paweł. Ankaŭ vi estas Fremdulo: Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi. – Bydgoszcz: la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 2011. – 248 p.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng