Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉirkaŭmonde vojaĝas floto de la ĉina mararmeo
2012-04-18


Kunvojaĝas 110 studentoj el la Dalian-a Mararmea Akademio. 

 

    La 16an de aprilo en Dalian, ĉina haveno, ekveturis floto Zheng He kiel amika heroldo de la ĉina popolo kaj la ĉina mararmeo kun la celo "harmonia misio de ĉirkaŭmonda vojaĝo", kaj faros amikan viziton al pluraj landoj.

 

    Tio estas la dua ĉirkaŭmonda vojaĝo de la ĉina mararmeo post dek jaroj, kaj la deka vizito de la floto Zheng He post ĝia servo dum 25 jaroj. La floto vizitos havenojn de Vjetnamio, Malajzio, Hindio, Italio, Hispanio, Kanado, Ekvadoro, Franca Polinezio, Tongo, Indonezio kaj Brunejo, kaj alkajiĝos ĉe havenoj de Ĝibutio, Jamajko kaj Aŭstralio. La floto veturos pli ol 30 mil marmejlojn dum kvin-monata vojaĝo.

 

    Inter 308 oficiroj kaj soldatoj de la floto estas 110 studentoj, interalie 13 studentinoj, el la Dalian-a Mararmea Akademio sub la Ĉina Popola Liberiga Armeo. Ili akceptos staĝan trejnon dum la vojaĝo. Krome, kunvojaĝas ankaŭ reprezentantoj de mararmeaj akademioj de 13 landoj.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng