Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Vilaĝaj Hoteloj funkciigataj kunlabore kun Francio en la vilaĝo Tangmo
2012-04-18

de Wang Liwu

 


Kajo de la vilaĝo Tangmo 
 
 
Akva strato en Tangmo-vilaĝo
 
 
Memoriga arkaĵo por la Tangmo-aj akademianoj en la antikveco

 

    Tangmo-vilaĝo apud la monto Huangshan, konservas modelon de la dinastio Tang (618-907). En la jarkomenco, nombro da vilaĝaj hoteloj konstruitaj laŭ la teknikaj normoj de francaj familiaj hoteloj kaj tradicia stilo de la antikva Ĉinio, estis oficiale malfermita. 

 

    Preskaǔ cent antikvaj loĝdomoj sin trovas ĉe la bordoj de la rivereto kiu fluas tra la vilaĝo Tangmo. Laŭ la du flankoj de la ĉefa strato, oni konstruis kontraŭpluvajn koridorojn kvardek metrojn longajn. En la koridoro, ĉe la flanko al la rivero, estas longa benko antikve nomata “belulina apogbenko”por ripozantoj. Sidante sur la benko kaj aŭdante batadon de lavbastonoj kaj flustrojn de vestolavantaj vilaĝaj knabinoj, oni sentas sin kvazaŭ en la strato de la dinastio Tang.

 

    Pli ol dudek antikvaj loĝdomoj estis reformitaj en kvarstelajn vilaĝajn hotelojn. Ilia reformado premisas racian ekspluaton kaj protekton de antikvaj loĝejoj kaj la vilaĝo. Konservante la tipon de antikvaj loĝejoj oni faris al ili internajn dekoraciojn kaj modernajn ekipaĵojn por kontentigi la bezonojn de turistoj enlandaj kaj fremdlandaj. Krome, ducent elektronikaj ĉiĉeron-tradukaj aparatoj jam estas uzitaj, per kiuj oni povas samtempe servi al ducent turistoj en la lingvoj ĉina, franca, angla, japana kaj korea.

 


Dormoĉambro en la vilaĝaj hoteloj en Tangmo 
 
 
Gastĉambro en la vilaĝaj hoteloj en Tangmo
 

Manĝejo en la vilaĝaj hoteloj en Tangmo 

 

    Kiam mi paŝis en iun hotelon reformitan el malnova loĝejo de antikva komercisto, mi vidis versparojn kaj bildojn sur la pordoj kaj papertranĉaĵojn sur la fenestroj, plafonoj kaj ŝrankoj. En la ĉambroj eksponiĝas antikvaj objektoj, ekzemple oleitaj paperaj ombreloj, pajlaj sandaloj kaj plektitaj bambuĉapeloj. La antikva kulturo kaj folkloro ĉie vidiĝas en la domo, sed la internaj instalaĵoj estas tute modernaj. En la domo estas ne nur ekipaĵoj por natura lumigo kaj aerumo sed ankaŭ krimatiziloj kaj televidiloj, kaj oni provizas la gastojn per ĉiutagaj uzaĵoj kiel dentobroso, tualettuko kaj tiel plu kaj varman akvon por duŝo dum la tuta tago. 

 

    Sinjoro Yannick Fassaert, prezidanto de la Franca Federacio de Tranoktejoj, diris ke la hoteloj en ĉi tiu vilaĝo tute konformas al la teknikaj normoj de francaj familiaj hoteloj. Kvankam la funkcio de la antikvaj loĝejoj jam sin turnis al tiu de hoteloj, sed la ekstera medio kaj la interna instalaĵo kaj dekoracio de la domoj bone konbiniĝas kun loka folklora kulturo, kaj donas impreson de pureco, simpleco kaj komforteco.

 

    La vilaĝo Tangmo komencis sian turisman industrion post la 1980-aj jaroj. Tiutempe, multe da vilaĝoj en la provincoj Sichuan kaj Yunnan de Ĉinio ekokupiĝis pri turisma servado por kontentigi la deziron de urbanoj pri mallongdistancaj ekskursoj. Ĝis la jarfino de 2010, la tuta enspezo de ĉina vilaĝa turismo jam superis 120 miliardojn da juanoj ,tio profitigis 15 milionojn da kamparanoj.

 

    En marto de 2007, fiksiĝis la projekto pri la kunlaboro inter Ĉinio kaj Francio por vilaĝa turismo en Huizhou, Anhui-provinco de Ĉinio. Ĝis nun, ĝi estas unusola tiuspeca internacia kunlaboro. De la jaro 2008, Franca Oficejo pri Turisma Evoluado kvarfoje sendis esplorantojn kaj inĝenierojn al la vilaĝo Tangmo por ellabori planojn kaj projektojn pri plibonigo de la medio, protekto de la antikva vilaĝo kaj hotela konstruado. Cetere la Franca Federacio de Tranoktejoj transdonis al la vilaĝo Tangmo la teknikajn normojn kaj sendis homojn por trejni la laborantojn.

 

    Kiel la unua programo pri la internacia vilaĝa turismo en Ĉinio, post kvarjara kunlaboro inter du landaj turismaj specialistoj, Tangmo sukcese trovis novan vojon por disvolvi sian turismon. Natura medio, folklora kulturo kaj antikvaj konstruaĵoj perfekte kuniĝis kiel forta logo al la turistoj.

 


La efekta bildo por la konstruaĵoj de la programo en la dua periodo 
 
 
La efekta bildo por la placo de la programo en la dua periodo

 

    La hoteloj de la unua periodo en la vilaĝo Tangmo unuigis la funkciojn de hotelo, restoracio, kunvenejo kaj amuzejo, montris al la vizitantoj ĉinan antikvan kulturon kaj ankaŭ romantikan francan karakteron. Kaj en la dua periodo oni konstruos internaciajn altklasajn feriejojn, ekzemple Internacia Junulara Hotelo kaj eminentula klubo. Oni celas ke la programo donu novan vivecon al Tangmo por ke ĝi fariĝu modelo de turismo, ekonomio kaj kultura interŝanĝo inter Ĉinio kaj Francio.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

 

 
Aperis la ĉina traduko de la romano La Princo ĉe la Hunoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng