Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Protekto de tibetaj antilopoj (II)
2012-04-23

Teksto de ZHAO YAN kaj fotoj de YANG JIANKUN

 

    Tagoj kun tibetaj antilopoj

 

    La klimato ĉe la stacio de Wudaoliang estas la plej malbona inter la protektaj stacioj, ĉar oni ne povas prognozi kiam la vetero ŝanĝiĝos. Tie la aero enhavas nur 40% da oksigeno de tiu en ebenaĵo, kaj tre malfacile tolerebla estas ankaŭ la akvo, kiu estas riĉa je pezaj metaloj, enhavas multajn sablerojn, kaj strange odoras. Post precipitado duono de botelo da akvo fariĝis tero kaj sablo. Laborantoj loĝas en provizoraj domoj restigitaj de konstruistoj de la Qinghai-Tibeta Fervojo. Ĉiusemajne oni devas veturi al Golmud for je 250 kilometroj por aĉeti ĉiutagajn necesaĵojn.

 


Nima Zhaxi, unu el veteranaj patrolistoj de la naturparko Hoh Xil 

 

    Nima Zhaxi estas veterano de la protekta stacio, kaj jam laboris preskaŭ 20 jarojn tie. Kvankam li estas preskaŭ 40-jara, tamen legeblas sur lia bruna vizaĝo hontemo. Li havas neforgeseblan sperton labori sola tri monatojn ĉe Lago Zonag Co. Foje la ĵipo paneis dum la patrolado sur monto. Atinginte Lagon Zonag Co, kolegoj donis al li unu pafilon kaj 500 kuglojn kaj foriris. Neĝo blokis la montvojon, kaj liaj kolegoj ne povis transporti manĝaĵojn al li dum tri monatoj. Unu tendo, unu skatolo da tujmanĝeblaj nudeloj, tri brasikoj, duona sako da faruno, unu ŝaffemuro, unu botelo da tibet-kuka oleo, unu poŝlampo, unu benzina lampo kaj unu barelo da benzino estis lia tuta provianto por tri monatoj. Lia domo estis proksima al la Lago Zonag Co, kaj brunaj ursoj kaj lupoj ofte aperis, tial ĉiuvespere Nima Zhaxi endormiĝis kun pafilo en la brakoj. Kvankam li tre ŝparis la manĝaĵojn, li formanĝis ĉiujn nutraĵojn post nelonge. Li kalkulis, ke li nenion manĝis jam dum kvin tagoj. Vidante grasajn tibetajn antilopojn galopantajn preter li kaj sian pafilon en la mano, li ekhavis la intencon mortigi unu el ili. Tamen kiam li vidis, ke la ĵus naskita ido gaje suĉis lakton de sia patrino, li fine ne levis la pafilon. Poste kelkaj preterpasantaj orserĉantoj donis al li iom da manĝaĵoj, ke li postvivis la danĝeron.

 


Savprotekta centro de tibetaj antilopoj en Hoh Xil 

 

    Dum la babilado Nima Zhaxi ofte menciis Suonan Dajie, heroon konatan en Hoh Xil kaj adoratan de li. En la 18a de januaro 1994 Suonan Dajie oferis sian vivon en la batalo kontraŭ ŝtelĉasado. Post du jaroj establiĝis la unua neregistara natura kaj ekomedia protektstacio -- natura protekta stacio Suonan Dajie.

 


Yang Zhen, unu de la plej fruaj volontuloj en Hoh Xil 

 

    Yang Zhen venis el Pekino. Li ne memoris kiom da fojoj li iris al Hoh Xil. Inter la jaroj 2002 kaj 2005 kiel unu el la plej fruaj volontuloj en la protektata zono li faris sume pli ol 100 horojn da krudaj video-materialoj pri natura beleco de la zono, patrolado sur montaro, batalo kontraŭ ŝtelĉasado kaj ŝtelekspluato, kaj amindaj tibetaj antilopoj luktantaj por vivi en la homara mondo ktp.

 


Galopantaj tibetaj antilopoj 

 

    "Feliĉa estas tiu, kiu povas longtempe protekti alies vivon." Post du tagoj en Golmud ni spektis la dokumentan filmon faritan de Yang Zhen mem. Mi bone memoras lin pro tiu modesta frazo en lia filmo.

 

    Tranokto en protekta stacio de Tuotuo-rivero

 

    Nia aŭto atingis protektan stacion de Tuotuo-rivero en vesperkrepuskiĝo. Plievidentiĝis la altebenaĵa reakcio ĉe fotisto Yang, kiu ne havis bonan ripozon antaŭ la vojaĝo. Buqiong diris, ke la altitudo de la protekta stacio jam superas 4700 metrojn, kaj la reakcio estos pli severa en vespero, ĉar tiam oksigeno estos pli maldensa en la aero, kaj la neĝo kovros oksigeno-ofertajn plantojn. Frosttremo trakuris mian korpon.

 

    En la stacio estas du deĵorantoj, pli-ol-30-jara Zhou Baoping kaj 18-jara tibetano Naobu Dongzhou. Zhou Baoping estas altstatura kun bela vizaĝo. Li servis en armeo antaŭe kaj jam laboris sep jarojn en la stacio. Li iom malfacile spiras eble pro malsevera astmo. Naobu Dongzhou estas gracia. Li loĝas en la proksima vilaĝo. Ili deĵoras alterne kun aliaj du kolegoj en ĉiu duonmonato. Zhou Baoping diris, ke dum la deĵoro Naobu Dongzhou kaj li havas paroltemojn en la komencaj kelkaj tagoj, sed poste ili silentiĝas.

 


Zhou Baoping kaj Naobu Dongzhou en patrolado 

 

    Protekta stacio de Tuotuo-rivero en Hoh Xil estas la plej malproksima de Golmud. Tie la averaĝa altitudo estas 4600 metroj. La termometro indikas minus 46 gradojn en plej malvarmaj tagoj en vintro kaj minus 6 gradojn en somero. Pro la malvarmeco protekt-stacia domo estas tutjare hejtata per karbo. La domo estas unuetaĝa kaj septita en tri ĉambrojn. En ĉiu ĉambro troviĝas lignaj litoj. En tiaj cirkonstancoj kaj labor-kondiĉo la deĵorantoj ĉiutage faras du regulajn patrolojn,veturante pli ol 100 kilometrojn.

 

    Mi supozas, ke dum la patrolado Zhou Baoping kaj lia kolego armitaj estas ĉiam pretaj por batalo kontraŭ ŝtelĉasado. Zhou diris al mi, ke la nuna Hoh Xil estas tute diferenca de la antaŭa. Pro sukcesa protektado ili jam delonge ne renkontis kontraŭleĝajn ĉasistojn. Nun la nova tasko estas batali kontraŭ ŝtela ekspluato. Hoh Xil estas vastega kaj senŝirma. Por granda profito iuj iras al Hoh Xil de diversaj lokoj por ŝtele fosi drogojn, kapti salakvajn pandalojn kaj ekspluati oron kaj salon. Patrolistoj konfiskis grandajn maŝinojn, ekzemple frezilojn, fosmaŝinojn, akvopumpilojn ktp. La entrudiĝantoj kaj maŝinoj povas ne nur ĝeni la kvietan vivon de bestoj, sed ankaŭ vaste ruinigi la flaŭron, devojigi riverojn kaj detrui la lokan ekomedion. Buqiong, vicestro de la administracio de naturparko Hoh Xil, diris al ni, ke starigi scienc-teknikan platformon kaj konservi atingojn de la batalo kontraŭ ŝtelaj ĉasado kaj ekspluato estos iliaj gravaj laboroj.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 

 
Grzybowski, Przemysław Paweł. Ankaŭ vi estas Fremdulo: Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi. – Bydgoszcz: la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 2011. – 248 p.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng