2012-04-25
 Inaŭgura ceremonio de la 2-a Pekina Internacia Filma Festivalo |
|
 Geedzoj James Cameron en la inaŭgura ceremonio |
Vespere de la 23-a de aprilo okazis en Pekino la inaŭgura ceremonio de la 2-a Pekina Internacia Filma Festivalo. La ceremonion ĉeestis James Cameron, Xu Ke, Feng Xiaogang, Deng Wendi, Yao Chen, Fan Bingbing, Zhang Ziyi kaj aliaj famaj filmistoj ĉinaj kaj alilandaj.
Zhang Pimin, vicestro de la Ĉina Ŝtata Administracio de Radio, Filmo kaj Televido, emfazis en sia parolo farita en la inaŭgura ceremonio, ke filmo estas komuna kulturo de la tuta homaro. Li laŭdis filmajn atingojn de Ĉinio en la pasinta jaro per donitaĵoj: en la jaro 2011 Ĉinio produktis 791 filmojn, kies enspezo superis 13.1 miliardojn da juanoj, kaj la nombro de kinematografaj ekranoj en ĉefaj urboj superis 10 mil.
La 2-a Pekina Internacia Filma Festivalo daŭros 6 tagojn. Dum la festivalo estos prezentitaj pli ol 260 ĉinaj kaj alilandaj filmoj, inter kiuj estas famaj filmoj premiitaj en la filma festivalo de Cannes kaj tiu de Oscar. Krome oni okazigos forumon pri filmoj, intertraktadon pri filmoj, karnavalon de filmoj, koncerton de filmoj, ferman ceremonion kaj aliajn ĉeftemajn aktivadojn. James Cameron ĉeestos la forumon pri kunlaboro inter ĉinaj kaj alilandaj filmoj kaj faros akademian interŝanĝon kaj kunlaboron kun famaj filmistoj ĉinaj kaj alilandaj.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|