2012-04-28
 Ceremonio de subskribo de la interkonsento |
Vespere de la 26-a de aprilo Xu Lin, direktoro de la Oficejo de la Internacia Konsilio de la Ĉina Lingvo, kaj Syawal Gultom, reprezentanto de la Ministerio de Kulturo kaj Eduko de Indonezio, subskribis en Ĝakarto, ĉefurbo de Indonezio, kunlaboran interkonsenton pri kulturo de ĉinlingvaj instruistoj de Indonezio sub atesto de Li Changchun, konstanta membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj Marzuki Alie, prezidanto de la indonezia parlamento.
La ĉefa enhavo de la interkonsento estas, ke en tri jaroj de 2012 ĝis 2014 la Oficejo de la Internacia Konsilio de la Ĉina Lingvo kaj la Ministerio de Kulturo kaj Eduko de Indonezio kulturos 100 ĉinlingvajn instruistojn kaj ĉiu kurso daŭros 6 monatojn.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin
|