Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ekspedicio de Pekino al Londono
2012-05-03

Teksto de Liu Haile kaj fotoj de Qiu Dali

 


Starto 

 

    Kraka pafo aŭdiĝis, kaj 86 biciklistoj en oficiala uniformo el diversaj landoj startis antaŭ la Birdnesto, ĉefstadiono de la Pekinaj Olimpikoj, kaj komencis sian longan ekspedicion al Londono, gastiganta urbo de la Olimpikoj 2012. Dum la vojaĝo ili trapasos 13 landojn de Azio kaj Eŭropo.

 


Alain-Jean TUSSEAU parolas en la starta ceremonio. 

 

    Antaŭtagmeze en la 1-a de aprilo, okazis en la Pekina Olimpika Parko ceremonio por startigi la ekspedicion de Pekino tra Parizo al Londono. La aktiveco estas organizita de la Ĉina Eŭrop-Unia Asocio, Pekina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj kaj Franca Federacio de Bicikloturismo. Sinjoro Alain-Jean TUSSEAU, prezidanto de la Asocio por Amikeco inter Eŭropo kaj Ĉinio kaj unu el la organizantoj, diris antaŭ la starto: “Post la sukcesa okazigo de la bicikloturismo de Parizo al Pekino en 2008, por bonvenigi la ĉi-jarajn Olimpikojn en Londono kaj pliigi la sport-kulturan interŝanĝon inter la du gastigantaj urboj de Olimpikoj, ni denove organizis tiun bicikloturismon.”

 

    La 86 partoprenantaj biciklistoj venis el Ĉinio, Francio, Kanado kaj Belgio rete varbitaj. Chen Haosu, prezidanto de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj, diris, ke ĉi tiuj biciklistoj ne estas profesiaj sed amatoraj, ilia meznombra aĝo jam atingis 60 jarojn. Dum 5 monatoj ili biciklos 14 400 kilometrojn por fine atingi Londonon, transportante al la urbo la bondezirojn de la ĉina kaj alilandaj popoloj por la Olimpikoj, kaj diskonigante tra la tuta mondo la Olimpikan spiriton pri unuiĝo, amikeco, partopreno kaj revo.

 


Michel Galési akceptas intervjuon de ĉina ĵurnalistino. 

 

    Michel Galési, 62-jara franca biciklisto, unuafoje venis al Ĉinio. Li diris al mi, ke la bela Pekino, precipe la moderna Birdnesto, faris profundan impreson sur li. Krom biciklado, li amas ankaŭ montogrimpadon kaj sukcese grimpis la Alpojn kaj Pireneojn. Li diris: “En la pasinteco, mi ŝatis sola bicikli. Ĉiujare mi uzis unu aŭ du monatojn por bicikli en Francio kaj aliaj eŭropaj landoj. Ĉi-foja vojaĝo estas grupa kaj la plej longdistanca kaj grandioza el la vojaĝoj kiujn mi partoprenis. Ni povas trapasi multe da landoj kaj apekti iliajn belecojn. Cetere per biciklado oni povas pli facile intimigi la homojn kaj kontaktiĝi kun aliaj nacianoj ol per aŭtoveturado.”

 

 
Geng Zhi

 

    Geng Zhi, naskita en la jaro 1989, estas la plej juna el la partoprenantoj de la ekspadicio. Li diplomitiĝis de mezlernejo kaj estis akceptita de la Wuhan-a Universitato en 2007. Por liberigi sin de la spirita premo pro la enira ekzameno de superaj lernejoj, li ekhavis ideon bicikli al la universitato. Li do biciklis 1 200 kilometrojn de sia hejmourbo Shijiazhuang, al Wuhan en dek tagoj, kaj pro tiu vojaĝo li ekamis bicikladon. En 2008, kiam okazis la Pekinaj Olimpikoj, li bicikle vojaĝis de Wuhan tra Xian, Pekino kaj Ŝanhajo, kaj fine revenis al Wuhan en siaj someraj ferioj, tio estis vojaĝo longa pli ol 4 000 kilometrojn. Informiĝinte pri varbado de biciklistoj por la ekspedicio, li sin anoncis surrete. Li diris: “Biciklado estas plezuriga afero. Mi volas riĉigi miajn sciojn kaj spertojn per la aktiveco.”

 

 
John Edwards parolas en la starta ceremonio.
 
 
Foto de ĉiuj biciklistoj antaŭ la Birdnesto

 

    John Edwards, konsilisto de la Brita Ambasadorejo en Ĉinio, partoprenis la startan ceremonion. Li diris: “Ĉi-jara bicikloturismo kunligas Londonon kaj Pekinon, la du gastigantajn urbojn de la Olimpikoj. Kiel ni ĉiuj scias, la Pekinaj Olimpikoj en 2008 ege sukcesis, kaj la temo pri‘Verdaj Olimpikoj’estas grava spirita heredaĵo al Pekino. Ni esperas ke la Londonaj Olimpikoj alportos al la urbo daŭrigeblan disvolviĝon.” 

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Xie Ruifeng

 

 

 

 
Zamenhof, L. - L. Mi estas homo / Kompilis, komentis Aleksander Korĵenkov. -- Kaliningrado: Sezonoj, 2006. -- 288 paĝoj; 500 ekz. -- (Serio Scio; №6).
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng