2012-05-03
 Ĉambro de la kapsula hotelo |
|
 En la publika zono de la kapsula hotelo |
La 1-an de majo malfermiĝis en Xi' an la unua "kapsula" hotelo de Ĉinio kaj ĉiu kapsula ĉambro estis rezervita tiutage.
La hotelo havas entute 86 kapsulajn ĉambrojn en 9 zonoj. En ĉiu ĉambro troviĝas televido, tablo kaj interreto. Ili havas ankaŭ lavmaŝinojn, bazaron kaj aliajn instalaĵojn en la publika zono. La oftaj klientoj de la hotelo plejparte estas studentoj, turistoj kaj laboro-serĉantoj. La pago por ĉambro estas respektive 58 aŭ 68 juanoj tage.
Nuntempe bezonas ĉinaj junuloj malkaran, puran, medioprotektan kaj komfortan hotelon. Tial al ili tre plaĉas la "kapsula" hotelo.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong
|