2012-05-04
 Haruhiko Kuroda en la gazetara konferenco |
La 2an de majo en Manilo, Filipinoj inaŭguriĝis la 45a jarkunveno de Azia Disvolva Banko (ADB), kiu daŭros kvar tagojn.
Pli ol kvar mil financaj oficistoj, esploristoj, bankistoj el 67 membrolandoj de la Azia Disvolva Banko kaj reprezentantoj de internaciaj institucioj ĉeestas al la jarkunveno kaj diskutas pri ĝia temo "inkluziva kreskado per plibona regado kaj partnereco". ADB diris, ke inkluziva kreskado estas fokuso de tiu ĉi jarkunveno.
Prezidanto de ADB Haruhiko Kuroda diris en la gazetara konferenco samtage, ke jam pasis la plej terura periodo de la ŝuld-krizo en la eŭra zono, kaj oni prognozis, ke la ŝuld-krizo ne povas serioze trafi la azian ekonomion en la estonteco.
(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)
|