2012-05-07
 La plankopuriga maŝino allogas al si vizitantojn. |
|
 Koncernaj laborantinoj faras komparan eksperimenton de produktaĵoj por purigado. |
La 6-an de majo okazis en Pekino la inaŭgura ceremonio de la Ĉina Internacia Ekspozicio pri Puriga Industrio. La ekspozicio daŭros ĝis la 8-a de majo en la Ĉina Nacia Kunvena Centro.
Post la ekspozicio en la pasinta jaro, "nova purigado" jam fariĝis nova fokuso de la tuta puriga industrio. La ĉi-jara ekspozicio allogis al si pli ol cent en- kaj ekster-landaj elstaraj markoj, inkl. de P&G, LIBY, BLUEMOON kaj tiel plu.
La ĉefa signifo de la ĉi-foja ekspozicio estas: "Antaŭenpuŝi la evoluadon de la puriga industrio kaj gvidi la idealon de verda purigado", tio kondukos la "novan purigadon" al la nova horizonto de la publiko.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng
|