Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Fotoj pri neestingiĝa fajro en la ĉambro de avino
2012-05-08

    Kiel multaj aliaj mosuo-aj knabinoj, Zhuoma iris aliloken por laboro. Pro tio, ni havas okazon konatiĝi kun ŝi. Tiutage ŝi invitis nin gasti ĉe ŝia hejmo. Sed bedaŭrinde, pro laboro ŝi ne povis iri kune kun ni, kaj petis al sia onklo* regali nin.

 

 
La lago Lugu en mateno
 

Vilaĝo antaŭ la monto Feino Gehm 

 

    Ni veturis norden laŭ la tervojo, pasinte preter la lago Lugu, kiu kuŝas inter Liangshan de la provinco Sichuan kaj Lijiang de la provinco Yunnan en sudokcidenta Ĉinio, kaj ĉirkaŭ la monto Feino Gehm. 

 


Knaboj salutas nin. 

 

    Sur la vojo ni renkontiĝis kun geknaboj, kiuj iras al lernejo. Ili haltis ekster nia veturilo kaj nin salutis starante en vico. En la lumo de la suno ilia rideto kaj naiveco emociis nin. 

 

    Post longa veturado aperis antaŭ ni vilaĝo kvazaŭ en bildo, t. e. hejmlando de Zhuoma. Sur ĝia kvieta vojeto borderita per lignaj plektobariloj nin atendis onklo de Zhuoma kun sia motorciklo.

 

    La onklo de Zhuoma aspektas kiel mezaĝulo, sed fakte, li estas ankoraŭ juna. Post interŝanĝo de kutimaj salutvortoj kun ni, li restis silenta. Dum la irado al la vilaĝo li hazarde turnis sian kapon kaj nin atentigis, ke la vojo antaŭ ni estas mallarĝa. En la vilaĝo ni ne renkontis multajn pasantojn.

 

 
Amanto de la avino

 

    La hejmo de Zhuoma estas tipa kvadrata korto en la stilo de Mosuo-nacio. Meze de la domo estas ĉambro destinita por reciti sutrojn, tiu en la dekstra flanko servas kiel la ĉambro por avino kaj tiuj sur la 2-a etaĝo en la maldekstra flanko kiel dormo-ĉambroj por knabinoj de la familio. En la hejmo vivas la patrino de Zhuoma, ŝiaj 2 onkloj kaj la amanto de la avino. La avino jam forpasis, kaj la patrino de Zhuoma nature fariĝis mastro de la familio. 

 

    La hejmlando de Zhuoma konservas ankoraŭ la tradicion de vaganta geedzeco. La onklo ludas la rolon de la patro en la koro de infanoj. Tie la bieno de la familio estas heredata de samsanguloj de la patrino. Sed tiu ĉi koncepto estas en ŝanĝiĝo inter mosuo-aj gejunuloj, influataj de la kulturo de fremdaj nacioj. Ili havas liberecon elekti sian ŝatatan edziĝan manieron, tute laŭ sia volo. Kiel ajn manieron ili elektu, ilia celo estas la komuna -- starigi la familion por la tutviva feliĉo.

 

 
Avino de najbaro
 

Fajrujo en la ĉambro de la avino 

 

    La ĉambro de la avino estas centro de la tuta familio por preni manĝojn, regali gastojn, diskuti familiajn aferojn kaj kulti prapatrojn kaj diojn. Kaj la kvadrata fajrujo en la ĉambro estas simbolo de harmonio kaj varmeco de la familio. Oni ne bezonas lukse dekoracii la fajrujon, tamen devas fari la fajron ene forta kaj neestingiĝa. 

 

    Tie la muroj kaj kolonoj en ligno estas simplaj kaj nigrigitaj de fumo, kaj ankaŭ sur la longtempe uzataj ŝrankoj, marmitoj, potoj, bovloj, ligna ĉerpilo estas kovritaj de nigra polvo. Sur la muro apud la fajrujo pendas malnova spado, en la dekstra flanko de la spado estas nigra pordo por animoj de la forpasintoj. Ĉi tie ĉio estas malvarmeta kaj en nigra koloro, nur la brulanta fajro en la fajrujo prilumas la tutan ĉambron, kaj la vivon de mosuo-oj.

 


La mastrino sub la lumo penetrata tra la luko en la ĉambron 

 

    En la malluma ĉambro de la avino mastrumadas la mastrino, sur kies korpon surŝutetas la suna lumo penetrita tra la luko de la ĉambro. Kia ajn estas la vetero ekstere, en la ĉambro regas ĉiam kvieteco kaj varmeco. La mastrino aldonas de tempo al tempo hejtaĵojn en la fajrujon por kuiri supon el koko. La mosuo-aj virinoj estas laboremaj kaj honestaj. Ili ne nur faras mastrumadon en la hejmo, sed ankaŭ laboras surkampe dum printempa plugado kaj aŭtuna rikoltado. 

 

    Apud la fajrujo mi kaj miaj kolegoj, sidantaj kun la kruroj krucitaj antaŭ ni, ĝuis posttagmezan teon preparitan de la mastrino. Antaŭ la manĝo, la mastrino ŝutis iom da rizaĵo sur la fornon por kultado kun la aludo, ke la prapratroj manĝu la unuaj. Post duontaga veturado ni estis malsataj. La manĝaĵo estis bongusta, kaj ni ĝin manĝis kiel glutemuloj. La mastrino senĉese aldonis supon kaj rizaĵon en niajn bovlojn. De tempo al tempo la onklo prezentis al ni vinon aŭ teon.

 

    La mastrino staris antaŭ la fajrujo kaj senĉese nin demandis per la mosuo-a lingvo, dum la onklo servis kiel interpretisto. Ŝi demandis: “Ĉu vi sate manĝis? Se ne, mi povas prepari ankoraŭ ion al vi.” Kaj ni tuj respondis, ke tio sufiĉas por ni.

 

    Post manĝado, ni daŭre babilis sidante ĉirkaŭ la fajrujo, tamen ni ne vidis, ke la mastrino prenis manĝon. Fakte, laŭ kutimo de mosuo-oj, la mastrino povas preni manĝaĵon nur post kiam la gastoj forlasis la tablon. Do, ni tion faris haste.

 

    Nur tiam, la mastrino sidiĝis ĉe la tablo kaj ekmanĝis nian restaĵon de koka supo. Tio estis vere ekster nia atendo. Laŭ nia scio, la virinoj de Mosuo-nacio estas respektataj kiel tribestroj. Ni tute ne atendas, ke ili povas preni manĝon nur post kiam la gastoj finis la manĝadon.

 

 
La domo de mosuo-oj
 

Mosuo-aj geknaboj ĉe la vojo 

 

    Ekster la domo, la avino de najbaro mallaŭte vokis malgrandajn porkojn, kaj la geknaboj ĉe la vojo nin rigardis. 

 


Pejzaĝoj laŭ la vojo al la hejmo de Zhuoma 

 

    Herboj invadis lignan koridoron. En tiu ĉi hejmlando de mosuo-oj regas paca etoso nutrata de mosuo-inoj per la granda animo, sereneco kaj senfina amo. 

 

 
Mosuo-a domo ĉe la lago

 

    La onklo de Zhuoma ĉiam murmuris: “Ni estas malriĉaj, nia domo estas malpura kaj en malbona ordo, al tio vi certe ne kutimas.” Kaj ni skuis la kapon kun firmeco. 

 

---------------------------------------------------------------------------------

 

    * Por la mosuo-oj, la onklo fakte estas amanto de la patrino, eblas, ke li estas la patro de unu aŭ pluraj infanoj de la familio.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Wang Lihua

 

 

 
Aperis la ĉina traduko de la romano La Princo ĉe la Hunoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng