2012-05-09
 En fotado de blankbrova gibono |
|
 Fotado en nokto |
La 7-an de majo finiĝis en la Gaoligong-monta Ŝtata Naturrezervejo de Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio la unu-semajna Ĉina Trejna Kampado por Fotado de Sovaĝaj Bestoj. Laborantoj de naturrezervejoj, amatoraj fotografistoj, lernantoj, projektistoj kaj altrangaj administristoj de kompanioj el diversaj lokoj de Ĉinio forlasis bruajn urbojn kaj venis al la kvieta montaro por registri per fotilo kaj lensoj vastecon kaj belecon de la naturo.
La kampado okazis 10 fojojn kaj trejnis por ĉinaj naturrezervejoj multajn laborantojn, kiuj havas konscion pri ekologia protekto, kapablas registri sovaĝajn bestojn per fotilo kaj lensoj, kaj povas konduki homojn el diversaj rondoj de la socio al la naturo kun foto-aparato.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|