2012-05-09
 Dum katarakto-operacio en Birmo |
|
 Ekzameno antaŭ la operacio |
La 8an de majo en Jangono, Birmo, ĉina medicina taĉmento senpage faris ekzamenojn kaj operaciojn al katarakto-suferantoj en la ĉefurba medicino-centro. Tio estis agado "lumo denova", bonvena al birmaj malsanuloj kaj iliaj familianoj.
La agado estas unu el la enhavoj de la unua "amikeco inter Ĉinio kaj Birmo" komence de majo, kaj la dua senpaga servo de ĉinaj kuracistoj al birmaj malsanuloj depost la agado "lumigo kaj amikeco inter Ĉinio kaj Birmo" aranĝita de la Ĉina Fondaĵo por Paco kaj Disvolvo en julio 2011. Lastfoje 248 birmaj katarakto-suferantoj akceptis operaciojn.
Bai Wei, vicĝeneral-sekretario de la Ĉina Fondaĵo por Paco kaj Disvolvo, konigis, ke la fondaĵo kaj la Birma Lumiga Fondaĵo kune establos Ĉin-birman Oftalmologian Hospitalon en Birmo por liveri bonan kuracadon al birmaj okul-malsanuloj kaj fari operaciojn por pli da katarakto-suferantoj en Birmo.
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)
|