Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Eletroenergia reto en Tibeto (I)
2012-05-09

de LIU BIAN

 

    Post la paca liberiĝo de Tibeto en la 1950-aj jaroj en la regiono sinsekve plenumiĝis serio da bazaj konstruaĵoj, kiel la aŭtoŝoseo kaj fervojo de Qinghai al Tibeto, kaj la petroldukto Ge'ermu-Tibeto. Tiuj konstruaĵoj ligas Tibeton al ĝiaj najbaraj lokoj, ke ĝi ne plu estas izolita altebenaĵo.

 


La 9-an de decembro 2011 prove elfunkciis la elektroenergia reto inter Qinghai kaj Tibeto. 

 

    La 9-an de decembro 2011 prove ekfunkciis la elektroenergia reto inter Qinghai kaj Tibeto kun longeco de 1774 kilometroj kaj investo de 13.918 miliardoj da juanoj. La elektroenergia reto ne nur estas grava rimedo por solvi la elektromankon en Tibeto, sed ankaǔ portas sur si la taskon sendi elektron de Tibeto al aliaj lokoj en estonteco, tiel realigonte la tutflankan konektadon de elektroreto en la ĉeftero de Ĉinio.

 

    Problemo pri elektromanko

 

    En Tibeto la kvanto de potenciale ekspluatebla akvoenergio okupas la duan lokon en Ĉinio, tiu de la suna energio la unuan, kaj krome la regiono estas riĉa je geoterma energio, ventoenergio kaj aliaj ekologiaj energifontoj. Malgraŭ tio la elekromanko restas la ĉefa problemo, kiu malhelpas la ekonomian disvolviĝon de la regiono. Pro la geologia kaj klimata kialoj, dum la seka periodo de vintro kaj printempo al Tibeto mankas elektro foje eĉ je 30%, kaj pro tio en la regiono oni devas ofte limigi elektrouzon.

 

    Pri la elektromanka problemo Yang Jingya, urbano de Lasao, diris, ke por rigardi la kompletan filmon "Avatar" li devis viziti kinejon trifoje, ĉar "ĉiufoje interrompis nian rigardadon elektropaneo". En vintraj noktoj en Lasao aǔdiĝis bruoj, kiuj venas el generatoroj.

 


Tibetanoj utiligas sunenergion por boligi akvon. 

 

    La projekto de elektro-kondukado al ĉiuj tibetaj familioj estis finplenumita en 2010. Sed en la lastaj jaroj, precipe post la ekfunkcio de la fervojo de Qinghai al Tibeto, la ekonomia kaj socia disvolviĝo de la regiono estas tiom rapida kaj la bezono de elektro tiom abrupte kreskas, ke okulfrape evidentiĝas la kontraǔdiro inter bezono kaj provizo de elektro.

 

    La problemon persone spertis Wangjie, vilaĝano de Zongxue, kiu funkciigas farun-prilaborejon. Antaǔe li prilaboris faruron per akvomuelilo, sed depost la uzado de elektra muelilo li fariĝis kapabla pli rapide labori kun pli bona kvalito de faruro. Nun lia nura deziro estas, ke la elektro ne paneu: "Nuntempe ĉiuj vilaĝanoj venas al mi por peti la mueladon de faruro. Sed en vintro la elektropaneo tro ofte okazas kaj donas maloportunaĵon al miaj klientoj."

 

    Mi estas informita de la Tibeta Kompanio pri Novaj Konstruaj Materialoj, ke tiu ĉi kompanio konsumas elektron jare je 200 milionoj da kilovatohoroj. Dong Zhisheng, ĉefinĝeniero de la kompanio, esprimas sian fortan deziron por la baldaŭa finkonstruado de la elektroenergia reto: "De 2007 pro manko de elektro ni estas devigataj haltigi la produktadon dum 5-6 monatoj. Do, ni kore atendas la tempon, kiam ni povos ricevi pli grandan kvanton de elektro."

 

    Liu Kejian, prezidanto de la Tibeta Elektroenergia Kompanio diris, ke la elektroenergia reto en Tibeto nun havas instalitan kapaciton de 820 mil kilovattoj kaj retan tension de 110 kilovoltoj, kio en aliaj partoj de Ĉinio respondas al nur nivelo de malgranda gubernio. Krome la regiono havas tre malproporcian elektroenergian strukturon: t. e. 80% da eletro estas produktita per akvoenergio, kaj tio kaŭzas eletromankon dum la plej seka vintra sezono. Nuntempe en Tibeto,la jara elektrokonsuma kvanto estas 1.6 miliardoj da kilovatohoroj, kaj la plej granda elektrobezono en vintro estas 460 mil kilovatoj, sed oni povas liveri elektron je malpli ol 300 mil kilovatoj.

 

Redkatoroj: Liu Sigong k Chen Ji

 

 

 
Eŭropa Unio. Lingvaj kaj kulturaj aspektoj : Referaĵoj kaj diskutintervenoj / Red. Senad Čolić. -- Sarajevo: Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, 2011. -- 199 paĝoj; 300 ekz.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng