2012-05-15
 Longa vico de vizitantoj ekster la ĉina pavilono |
La 12an de majo inaŭguriĝis la Monda Ekspozicio en Yeosu, kaj la ĉina pavilono estis malfermita post zorga preparo.
La ĉina pavilono en areo de 1241 kvadrataj metroj troviĝas en la pacifika zono de la ekspozicio. Antaŭ la malfermiĝo jam atendis longa vico de vizitantoj ekster la pavilono.
En la 28a de junio okazos tago de la ĉina pavilono. Tiam oni okazigos solenan ceremonion, arto-prezenton, akcepton, seminarion ktp. Per la ĉina pavilono oni povas koni disvolviĝon de la oceana kulturo kaj maraj aferoj de Ĉinio.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)
|