Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Nova Komputeko aperis kun 500 pliaj kapvortoj
2012-05-15

     Dum la Malferma tago de la Centra Oficejo de UEA antaŭ du semajnoj estis prezentita la nova eldono de la komputila terminaro Komputeko, eldonaĵo de E@I. La unua eldono aperis antaŭ kvar jaroj. En la dua eldono aperas pli ol 7.800 komputil-rilataj vortoj en la angla kaj en Esperanto. Libera Folio intervjuis la respondeculon, Yves Nevelsteen, por ekscii kio estas nova, kaj kiel la projekto diferencas de aliaj komputilaj terminaroj, ekzemple Komputada Leksikono. "Esperantistoj ŝatas diskuti pri lingvo. Kiam en 2007 mi iris al Cambridge por laborsesio por traduki OpenOffice.org, mi konstatis ke ankaŭ tie oni foje longe diskutis. Sed neniu notis la konkludojn! Mi akceptis la defion zorge kolekti tradukproponojn, ĉiam menciante fontojn", li rakontas.

 

 

 

    Libera Folio: Kial vi komencis projekton pri komputilaj vortoj en Esperanto?

 

    Yves Nevelsteen: — Ofte esperantistoj uzas anglajn vortojn kiam temas pri komputado. Dum renkontiĝoj kaj prelegoj pli-mapli ĉiuj parolas relative bone Esperanton, krom kiam temas pri prikomputilaj vortetoj. Kiam komputilisto volas traduki programon, ofte li aŭ ŝi mem provas inventi novajn vortojn. Alia komputilisto faras la samon, sed venas al aliaj konkludoj. Estas domaĝe, ĉar la vortoj ja ekzistas! Sed ilin vi ofte ne trovos en PIV nek en la naciaj vortaroj.

 

    — En 2006 mi komencis kolekti prikomputilajn vortojn en pluraj lingvoj. Mi laboris kiel tradukisto de komputilaj programoj kaj rimarkis ke foje malfacilas trovi taŭgan tradukon. Ĉiutage novaj vortoj aperas en la angla, sed tre ofte la vorto tute ne priskribas la agon aŭ aĵon. Serĉinte dum duonhoro la ĝustan vorton, indas la trovon noti por posta reuzo. Kiam mi trovis vorton, ofte mi demandis min: "Kiel diri tion ĉi en Esperanto?"

 

    —Esperantistoj ŝatas diskuti pri lingvo. Kiam en 2007 mi iris al Cambridge por laborsesio por traduki OpenOffice.org, mi konstatis ke ankaŭ tie oni foje longe diskutis. Sed neniu notis la konkludojn! Mi akceptis la defion zorge kolekti tradukproponojn, ĉiam menciante fontojn.

 

    Kian aŭtoritaton havas via terminaro? Ĉu ekzistas konkurantaj normigaj listoj?

 

    — Bedaŭrinde tre malmultaj homoj nuntempe serioze okupiĝas pri fakvortoj en Esperanto. Ekzistas pri komputilaj vortoj unu grava referenco: Komputada Leksikono de Sergio Pokrovskij. Sed ĝi aperis en 1996. Intertempe nekredeble ŝanĝiĝis la komputila lingvaĵo. La projekto Komputeko ankaŭ havas iom alian celon ol Komputada Leksikono. Komputeko ne donas klarigojn pri terminoj, sed nur tradukojn de anglalingvaj kapvortoj. La celo ne estas anstataŭi ekzistantajn iniciatojn, sed male ilin plifortigi – plifaciligante la aliron al kaj la komparon inter la diversaj vortaroj.

 

    Laŭ kiuj principoj vi elektis inter la ofte diversaj terminoj kiuj cirkulas?

 

    — Mi kolektis kaj plu-kolektadas tradukojn por komputilaj vortoj kun ĝis tri alternativaj tradukoj. Unuavice mi komparas la proponojn de diversaj vortaroj kiel PIV, Reta Vortaro kaj Komputada Leksikono. Regule mi ĉeestas prelegojn, provlegas tradukojn de programoj (kaj foje mem tradukas), sekvas diskutojn en dissendolistoj k.s. por scii kiujn vortojn esperantistoj uzas en praktiko. Ĝuste tiujn vortojn mi provas kolekti: tiujn kiujn oni vere uzas.

 

    — Jen praktika ekzemplo de nove aldonita termino: tablet PC. En artikoloj en Libera Folio plurfoje mi legis la vorton "tabulkomputilo". Tiun saman vorton mi aŭdis en intervjuo de la retradio Muzaiko, kaj en Vikipedio aperas artikoleto, proponita de akademiano Marcos Cramer.

 

    Ĉu vi iel kunlaboris kun la Akademio?

 

 

 

    — Al la unua eldono aktive kunlaboris prof. Maŭro La Torre. Li sendis al mi multajn rimarkojn kaj liston kun pluraj centoj da tradukproponoj. Kun Bertilo Wennergren mi diskutis pri kelkaj tre specifaj vortoj. Kromaj akademianoj ne rekte kunlaboris, sed estas foje neformalaj kontaktoj.

 

    Kaj vortaristoj?

 

    — Mi komencis kompili liston de 400 plej ofte uzataj prikomputilaj vortoj. Tiu listo estas nun kvinlingva kaj aperas kiel aldono al la nova eldono. La kapvortoj de tiu ĉi parto estas en Esperanto, kun tradukoj al la angla, nederlanda, franca kaj ĉeĥa. Mi disponigas plurajn versiojn de tiu ĉi listo ankaŭ en la retejo. La ideo estas unuavice amase distribui ilin dum renkontiĝoj por helpi al esperantistoj trovi la ĝustan vorton por koncepto kiun ili havas en la kapo. Duavice estas kunlaboro kun vortaristoj, ne por al ili altrudi vortojn, sed por ke ili almenaŭ konsideru ilin por venonta eldono de sia vortaro.

 

    Do la projekto estas plurlingva?

 

    — Komputeko volas esti portalo de prikomputilaj terminoj en kiel eble plej multaj lingvoj, inter ili Esperanto, por stimuli ĝustan lingvouzon kaj kontraŭi la uzadon de (ofte fuŝa formo de) usonangla termino. La retejo de la projekto www.komputeko.net estas plurlingva, kvankam pro tempomanko kaj manko de kunlaborantoj, nur la esperantlingva parto estas vere bonkvalita. En la papera versio aperas ĉefe usonanglaj kapvortoj kun tradukoj al Esperanto. Al la reta versio mi aldonis ankaŭ la britan ortografion kaj alternativajn skribmanierojn de vortoj, ĉar tio plifaciligas la serĉadon. Ja ununura "la angla" ne ekzistas!

 

    Vi eldonas paperan version de Komputeko. Kial?

 

    — Kiam mi komencis la projekton en 2006, mi ne pensis ke iam aperus papera vortaro prikomputila. Komputilistoj ja uzas komputilon kaj Interreton... Sed pli kaj pli da homoj insistis, ke mi kreu ankaŭ paperan version. Esperantistoj ŝatas vortarojn trafoliumi. Mi konvinkiĝis kiam amikino diris al mi, ke mi nepre faru la verkon "ĉar ĝi estus la plej bona propagandilo por Esperanto". Pruvilo ke eblas absolute ĉion esprimi en nia lingvo! Mi volis presigi 100 ekzemplerojn. Peter Balá ž de E@I konvinkis min pri 500. Li pravis; ene de duonjaro la tuta kvanto vendiĝis. Kaj ekde tiam homoj insistas pri re-eldono.

 

    Kiel diferencas la unua eldono de la dua?

 

    — En la unua eldono mi alvokis ĉiujn sendi al mi komentojn. Kelkaj spertuloj, kiel Edmund Grimley Evans, prenis tion serioze kaj sendis al mi multajn atentigojn. Tio gravas, ĉar li respondecis pri la komputilaj vortoj en PIV 2002/2005. Dum la pasintaj kvar jaroj mi kolektis rimarkojn, korektis erarojn kaj pli-ampleksigis la kolekton. Tiel la nova eldono enhavas pli ol 500 modifoj kaj aldonoj. Al la nova libro mi aldonis kelkajn kromajn ĉapitrojn. Aperas kvinlingva listo kun 400 plej oftaj vortoj, kromaj bildoj kaj klarigoj, ekzemplaj frazoj el Vikipedio, informoj pri ĉapelitaj literoj kaj pri nomoj de helposignoj.

 

    Kiel vi taksas la evoluon de la prikomputila lingvouzo en Esperantujo dum la lastaj jaroj, ĉu ĝi unueciĝas?

 

    — Mi havas la impreson ke efektive ĝi unueciĝas. Estas multe pli da kontaktoj inter la diversaj partoj de la mondo danke al la Interreto. Projektoj kiel Vikipedio, Reta Vortaro kaj ankaŭ Komputeko ludas en tio gravan rolon. Tradukemuloj de komputilaj programoj pli facile trovas komputilajn vortojn kaj tial ne plu tiom sentas la bezonon mem inventi novajn vortojn. Tamen plu restas sufiĉe da vortoj pridiskutindaj! Mi aparte ĝojas pri la nuntempa konsciiĝo ke gravas eviti neologismojn. Tiel multaj novaj komputilaj vortoj estas bone kompreneblaj ankaŭ de ne-fakuloj kaj de ne-eŭropanoj.

 

    La Komputeko-libreto haveblas interalie en la libroservoj de UEA kaj FEL. Interesitaj kunlaborantoj aŭ pluvendistoj de la libretoj povas kontakti E@I pere de info@komputeko.net.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

 
Mondial prezentas en ĉi tiu volumo 60 mikronovelojn kaj unu suplementan novelon de la Esperanta aŭtoro Liven Dek (Miguel Gutiérrez Adúriz).
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng