Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio faros patroladon en Huangyan-insulo en la periodo de fiŝkapta moratorio
2012-05-16


Tong Xiaoling en la intervjuo 

 

    La 14-an de majo diris Tong Xiaoling, ĉina ambasadoro en la Asocio de Sudaziaj Nacioj, ke de la 16-a de majo la Suda Ĉina Maro plejparte eniras en la 2-monatan periodon de fiŝkapta moratorio, ĝis kiam ĉesos preskaŭ ĉiuj produktaj laboroj surmaraj. Ankaŭ maroj ĉirkaŭ Huangyan-insulo estas inkluzivitaj en la projekto de fiŝkapta moratorio.

 

    Oni ekpraktikis someran fiŝkaptan moratorion en la Suda Ĉina Maro en la jaro 1999. Kontrolado montris, ke danke al regulaj fiŝkaptaj moratorioj, la fiŝkapta industrio bone profitas en ekologio kaj ekonomio. Tong diris pri la situacio de Huangyan-insulo, ke ĝi estas ĉina teritorio, kaj Ĉinio havas potencon en ĉirkaŭaj maroj. Ĉinio kontinue faros patroladon en Huangyan-insulo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

 
Eŭropa Unio. Lingvaj kaj kulturaj aspektoj : Referaĵoj kaj diskutintervenoj / Red. Senad Čolić. -- Sarajevo: Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, 2011. -- 199 paĝoj; 300 ekz.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng