Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
40-jara datreveno de la normaliĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio – bona ŝanco por forigi nodon en la koro (II)
2012-05-16

de Saito Fumio

 

    Tri japanaj eksĉefministroj kuraĝas vizaĝi al la historio

 


 Ĉina kaj japana bonzoj sonigas la sonorilon por paco en la funebra ceremonio memore al la 74-jara datreveno de la Masakro en Nankino. 

 

    Se oni ĉiam evitas la eventon en Nankino, la nodo en la koro de la dulandaj popoloj neniam estos forigebla. Sincera kaj malkaŝema traktado kaj reciproka interkomunikiĝo certe ricevos komprenon de la alia flanko. Pro tio japana ĉefministro devas viziti Nankinon kaj prezenti florojn al viktimoj de la masakro, ĉar laŭ mi tio estos nemankigebla ceremonio.

 

    Fakte por la supre menciita ceremonio japanaj eksĉefministroj jam faris iom da preparoj.

 

   En majo de 1995 okaze de la 50-jara datreveno de la Dua Mondmilito tiama japana ĉefministro Tomiichi Murayama vizitis Lugou-ponton en antaŭurbo de Pekino kaj la Memorigan Muzeon de la Kontraŭjapana Rezistmilito de la Ĉina Popolo apud ĝi. En septembro 1997 japana eksĉefministro Ryutaro Hashimoto vizitis la Memorigan Muzeon de la Evento en la 18-a de Septembro en la urbo Shenyang, Liaoning-provinco. En oktobro de 2001 ankaŭ ĉefministro Junichiro Koizumi vizitis la Memorigan Muzeon de la Kontraŭjapana Rezistmilito de la Ĉina Popolo.

 

    La tri japanaj eksĉefministroj kuraĝas vizaĝi al la historio de la kontraŭjapana rezistmilito. Estos tre bona ŝanco por la nuna japana ĉefministro viziti Nankinon en la kuranta jaro por forigi la neakordon inter la du landoj postlasitan de la historio.

 

    En la jaro 1972, kiam Ĉinio kaj Japanio normaligis inter si la diplomatiajn rilatojn, voĉoj kontraŭ tio estis tre fortaj en interno de la Liberala Demokratia Partio de Japanio. Sed japana eksĉefministro Kakuei Tanaka firme plenumis sian proponon pri normaligo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio prezentitan de li antaŭ sia ĉefministriĝo. Plenuminte normaligon de la diplomatiaj rilatoj inter Japanio kaj Ĉinio, en la aviadilo de Ĉinio al Japanio li malstreĉe diris al tiama ministro pri eksteraj aferoj Masayoshi Ohira: "Ni ankoraŭ vivas kaj povas sekure reveni hejmen."

 

    En 2009 la Demokratia Partio de Japanio transprenis la politikan potencon el la manoj de la Liberala Demokratia Partio. Yukio Hatoyama unuafoje vizitis Ĉinion post sia ĉefministriĝo kaj dulandaj ŝtatestroj atingis komunajn konojn pri profundigo de la "strategiaj reciprokfavoraj rilatoj". Ili proponas, ke 2012 estu jaro de amika interŝanĝo inter la ĉina kaj japana popoloj por "nova renkontiĝo kaj interŝanĝo en la koro".

 

    Vizitoj al militaj regionoj en Ĉinio, Japanio kaj Usono

 

    Laŭ mi, por serĉi "novan renkontiĝon kaj interŝanĝon en la koro" vizito de la nuna japana ĉefministro al Nankino havus plej bonan efikon. Fakte ne nur en la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio, sed ankaŭ inter japana kaj usona popoloj la neakordo estas iom post iom forigataj. En septembro de 2008 Nancy Pelosi, prezidanto de la Usona Ĉambro de Deputitoj, vizitis la memorigan monumenton por viktimoj de atombombo starigitan en la memoriga parko por paco en la urbo Hiroshima kaj prezentis florojn al ĝi. Nancy Pelosi ankaŭ ĉeestis kunvenon de oklandaj prezidantoj de parlamento en la urbo. Kvankam tio ne estis tre granda novaĵo, sed havis specialan signifon.

 

    En decembro de la sama jaro, memore al mortintoj de la pacifika milito, evento de la atako de japanaj militistoj al Perla Haveno, Yohei Kono, prezidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj de Japanio, vizitis Honolulu sur la insulo Havajo de Usono kaj prezentis florojn al la Arizona Memoriga Muzeo de Perla Haveno kaj la Ŝtata Memoriga Tombejo de la Pacifiko.

 

    En la 6-a de aŭgusto de 2010, Tago de Atombombo, okaze de la 65-jara datreveno de eksplodo de atombombo, okazis en la memoriga parko por paco en la urbo Hiroshima Ceremonio por Preĝi por Paco. La ceremonion ĉeestis reprezentantoj el Britio kaj Francio, grandaj landoj kun nukleaj armiloj, usona ambasadoro al Japanio John Roos kaj la Ĝenerala Sekretario de UN Ban Ki-moon. La ĉeesto de la ambasadoro de Usono, kiu ĵetis atombombon al Japanio, estis atentata de japanaj suferantoj kaj popolamasoj. Kvankam li ne faris parolon nek prezentis florojn, kio malesperigis multajn suferantojn, tamen, mi opinias, lia ĉeesto de la ceremonio mem estas progreso. Kvankam li ne ĉeestis la Ceremonion por Preĝi por Paco en la urbo Nagasaki la 9-an de aŭgusto pro "tagorda aranĝo", tamen li vizitis la Centron de Eksplodo de Atombombo en Nagasaki kaj prezentis florojn, kaj vizitis dokumentejon pri eksplodo de atombombo de Nagasaki en la 26-a de septembro.

 


Membroj de laborista sindikato de la fervoja kompanio JR East portantaj rubandon kun la vortoj "Ni ne forgesas la monstran krimon de japanaj trupoj en Nankino antaŭ 74 jaroj"  

 

    Kompreneble estas diversaj opinioj pri la estonta vojaĝo de usona prezidento Barack Obama al Hiroshima en aŭgusto de 2012. Tamen Ĉinio, Japanio kaj Usono ja faras reciprokan vizitadon al Hiroshima, Nagasaki, Perla Haveno, Lugou-ponto, Shenyang kaj aliaj militregionoj. Nun nur Nankino estas ekster la regionoj, tio ja estas nejusta kaj neracia.

 

    La jaro 2012 estos bona ŝanco por Japanio. Mi atendas viziton de japana ĉefministro al Nankino. Mi esperas, ke li faros prelegojn en universitatoj de Nankino, respondos demandojn de studentoj kaj aŭskultos voĉojn de ĉinaj junuloj. Miaj lernantoj, kiuj studas pri Japanio kaj sociaj problemoj de la moderna Japanio preparis multajn demandojn kaj konstruivajn proponojn por li. Mi forte esperas aŭdi voĉon de japana ĉefministro el Nankino pri forigo de neakordo inter la ĉina kaj japana popoloj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 

 
Eŭropa Unio. Lingvaj kaj kulturaj aspektoj : Referaĵoj kaj diskutintervenoj / Red. Senad Čolić. -- Sarajevo: Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, 2011. -- 199 paĝoj; 300 ekz.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng