Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Purigistoj de Jangzio
2012-05-16

de ZHAO YONGXIN

 

    Akvobaraĵo ĉe la Tri Gorĝoj de Jangzio estas granda akvoutiliga projekto ĉe la supra parto de Jangzio. Depost la jaro 2003 akvo akumuliĝis en la akvokonservejo ĉe la Tri Gorĝoj. Pro tio ĉe la supra parto de Jangzio altiĝis la akvonivelo, malrapidiĝis la akvofluo kaj amasiĝis arbobranĉoj, folioj, pajloj kaj rubaĵoj, kiuj fluas laŭ la akvo al la akvokonservejo ĉe la Tri Gorĝoj. Por protekti la medion kaj glatigi la akvovojon, riverbordaj urboj fondis purigajn taĉmentojn por elakvigi la rubaĵojn.

 

    Sur la akva surfaco de 600 kilometroj inter la urbo Chongqing kaj la akvobaraĵo restas nur sporadaj arbobranĉoj kaj pajloj, kiuj ne malhelpas la veturadon de ŝipoj.

 

    "Ni dankas al 11 purigaj taĉmentoj el Chongqing kaj Hubei kiuj ĉiutage laboras laŭlonge de la rivero," diris Zhang Zhikui, vicestro de la mediprotekta administracio de Chongqing.

 

    Ĉe Wanzhou-kajo en Chongqing mi vidis la geedzan paron Ren Shunchen kaj Yang Gongshu, membrojn de la puriga taĉmento. Antaŭe ili estis fiŝkaptistoj. Post la finkonstruiĝo de la akvokonservejo ĉe la Tri Gorĝoj ili fariĝis purigistoj de Jangzio. La geedzoj ĉiutage laboras de la 8a horo ĝis la 17a horo. Ili ĉiutage restas en la ŝipo sur Jangzio kaj purigas la riveron.

 

    Zeng Xiaodong, funkciulo de la ŝtata mediprotekta buroo, diris, ke por teni Jangzion en pureco, krom elakvigo de rubaĵoj en la rivero, oni devas plifortigi traktadon de rubaĵoj sur la bordoj por ke ili ne eniĝu en la riveron, kaj samtempe oni devas konsciigi la tutan socion pri protektado de la medio kaj Jangzio.

 

    Nun oni jam sukcese faris plurfunkcian ŝipon kaj servigas ĝin en la akvokonservejo ĉe la Tri Gorĝoj por elakvigi rubaĵojn. Ĉiutage ĝi povas elakvigi 25 milionojn da tunoj da rubaĵoj.

 

 
Purigistaj boatoj laboras sur Jangzio.
 

Xu Hong kolektas rubaĵojn. 
 

Purigistaj geedzoj 
 
 
Rubaĵoj ĉe riverobordo
 

Multfunkcia ŝipo en la akvokonservejo de la Tri Gorĝoj 
 

Akvobaraĵo ĉe la Tri Gorĝoj de Jangzio 

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 
Grzybowski, Przemysław Paweł. Ankaŭ vi estas Fremdulo: Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi. – Bydgoszcz: la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 2011. – 248 p.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng