Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
"Ĉinlingva Ponto" —konkurso pri la ĉina lingvo por fremdlandaj mezlernejanoj
2012-05-16

de WU QINGCAI

 


Lernantoj el la Amikeca Mezlernejo Sidwell prezentas skeĉon. 
 

Prezentado de ŝŭanghŭang-o 

    Lasttempe okazis en la Marilanda Universitato de Usono elekta konkurso de la 5-a "Ĉinlingva Ponto", konkurso pri la ĉina lingvo por fremdlandaj mezlernejanoj. La tri-membra grupo de la fama privata Amikeca Mezlernejo Sidwell gajnis la unuan lokon kaj iros al Pekino por la finalo.

 

    La konkurso estas organizita de Hanban, ĉefstabejo de Konfuceaj Institutoj, kunlabore kun la Konfucea Instituto de la Marilanda Universitato. Ĉeestis la konkurson pli ol 50 lernantoj el 12 altaj mezlernejoj kaj 8 elementaj lernejoj, kaj la ĉampiono ĉeestos la finalon okazontan en Pekino.

 

    La konkurso konsistis el kelkaj rundoj. La demandoj estis sufiĉe malfacilaj, kiuj temas pri ĉinaj tradiciaj festoj, popolaj moroj, kulturo, historio, tabuoj, urboj kaj geografio. Ekzemple, en kiu dinastio konstruiĝis la Malpermesita Urbo? Kio estas la lasta festo en la jaro laŭ la ĉina kalendaro? Kiu cifero de mantelefona numero plej malplaĉas al ĉinoj? Kio estas en la ĉina lingvo "tri amikoj en malverma sezono"? La brilaj respondoj de konkursantoj de tempo al tempo vekis varmajn aplaŭdojn.

 

    Dum la arta prezentado, multaj ĉeestantoj vestis sin per ĉinaj tradiciaj kostumoj. Iuj el ili ludis per diaboloj, iuj prezentis humurajn skeĉojn aŭ ŝŭanghŭang-on (spektaklo donata de du aktoroj, el kiuj unu faras la gestojn kaj la alia parolas aŭ kantas sin kaŝante malantaŭe), iuj ludis per erhu-o (ĉina violonsimila muzikilo kun du kordoj) aŭ kantis ĉinlingve, iuj faris kaligrafiaĵon kaj iuj eĉ faris la 8-an gimnastikon por ĉinaj mezlernejanoj.

 

    La skeĉo prezentita de 3 konkursantoj el la Amikeca Mezlernejo Sidwell gajnis plenan poentaron. En la skeĉo la ludantoj ne nur montris sian lertecon en la ĉina lingvo, sed ankaŭ spicas ĝin per ludo de erhu-o kaj tajĝiĉuan-o. Tang Qihui, instruistino de la ĉina lingvo en la lernejo Sidwell, diris, ke la ĉina lingvo jam fariĝis la dua fremdlanda lingvo post la hispana. Ankaŭ filino de usona prezidento Obama lernas la ĉinan lingvon en la lernejo. Ŝi iom parolis ĉine kun ĉina prezidanto Hu Jintao kiam li vizitis Usonon januare en 2011.

 

    Moly kaj Gao Ming, kiuj gajnis la unuan lokon en la konkurso, diris, ke la ĉina kulturo estas profunda kaj la ĉina lingvo por ili estas ne nur interesa sed ankaŭ utila ilo. Pro rapida disvolviĝo de Ĉinio plimultiĝas laboroj en Ĉinio. Eble ili laboros en Ĉinio. Cui Jianxin, vicprezidanto de la Konfucea Instituto de la Marilanda Universitato, diris, ke lernantoj el diversaj rasoj ĉeestis la konkurson, kaj pli kaj pli multiĝas aliĝintoj kaj pli kaj pli altiĝas la nivelo de la ĉina lingvo, tio montras furoron de la ĉina lingvo en Usono.

 

    Laŭ statistiko, ĝis nun jam ekzistas 81 konfuceaj institutoj kaj 299 konfuceaj kursoj en 48 ŝtatoj de Usono, pro kio Usono fariĝis lando kun plej multaj konfuceaj institutoj kaj kursoj. En 2011, usonaj konfuceaj institutoj funkciigas 6127 ĉinlingvajn kursojn kun 160 mil studentoj. Plue, pli ol 5000 usonaj mez- kaj element-lernejoj havas ĉinlingvajn kursojn kun 200 mil lernantoj, kiuj estas dekoble pli multaj ol antaŭ 5 jaroj; pli ol 1000 universitatoj funkciigas ĉinlingvajn fakojn, kiuj varbas al si 52 mil studentojn.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

 

 

 
Eŭropa Unio. Lingvaj kaj kulturaj aspektoj : Referaĵoj kaj diskutintervenoj / Red. Senad Čolić. -- Sarajevo: Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, 2011. -- 199 paĝoj; 300 ekz.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng