Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Grezijono: pasigi unu monaton en Esperantujo
2012-05-17

 

    La Esperanto-Kulturdomo en la kastelo Grezijono (Grésillon) proponas restadojn en la kastelo de la 21a de julio ĝis la 20a de aŭgusto 2012 dum kvar tutsemajnaj Esperanto-renkontiĝoj. La programo enhavas Esperanto-kursojn en du aŭ tri gradoj kaj aliajn aktivaĵojn: prelegoj, kulturo kaj arto (teatro, kantado, pentrado, dancado, poezio, filmoj), atelieroj (libro-bindado, masaĝo, astronomio...), sporto (tabloteniso, flugpilko...), ludoj (societaj tabloludoj, ŝako...), turisma malkovro de la urbo Baugé kaj ĝia regiono, glob-ludo "Boule de fort", vizitado de reĝaj kasteloj ĉe Luaro...

 

    Oni povas elekti la daŭron de la restado aŭ resti tutan semajnon; oni povas partopreni semajnan kurson por plulerni Esperanton (70 €), ĉeesti nur kulturan aktivaĵon (35 €), aŭ mem aranĝi vian liberan restadon. Elektu vian propran formulon!..

 

    La somera programo

 

    21–28 jul 2012. Art-amatora semajno

 

    Por ŝatantoj de teatro, dancado, kantado kaj muziko, bindado kaj korpomovoj; por hobiaj artistoj.

 

    Instruantoj de Esperanto: Jean-Luc Kristos, Nina Korĵenevskaja.

 

    Aktivaĵoj: Tajĝiĉuano; korpa ekzercado; bindado de libroj; teatro, mallongaj skeĉoj; kantu ni francajn popkantojn; dancu ni linidancojn.

 

    Detaloj: http://gresillon.org/spip.php?rubrique29

 

    28 jul–4 aŭg 2012. Alternativa semajno kun verd-politika seminario

 

    Por vegetaranoj, verduloj kaj piratoj, ekologio-ekonomiko-alternativuloj, migrantoj kaj biciklantoj, naturistoj kaj tendumantoj.

 

    Instruantoj de Esperanto: Nina Korĵenevskaja, Jean-Luc Kristos.

 

    Aktivaĵoj: Eko-turismo bicikle kaj piede; teatraĵoj kaj skeĉoj; kantu ni kaj dancu ni!

 

    Detaloj: http://gresillon.org/spip.php?rubrique30

 

    4–11 aŭg 2012. Turisma kultura semajno kun ekskursoj posttagmeze

 

    Por ŝatantoj de turismado kaj ekskursoj al reĝaj kasteloj, de francaj historio, kulturo kaj lingvo.

 

    Instruantoj de Esperanto: Carlo Bourlot, Razen Manandhar; Lala Ralalarisoa instruos la francan lingvon al esperantistoj.

 

    Aktivaĵoj: Ekskursoj al Luar-kasteloj; prelegoj kun bildoj pri Nepalo; projekcio de mutaj filmoj.

 

    Detaloj: http://gresillon.org/spip.php?rubrique31

 

    11–20 aŭg 2012. Pupteatra festivaleto kaj gitara improvizado

 

    Por infanoj, adoleskantoj, junuloj, familioj, eĉ kun beboj; ŝatantoj de marioneta pupteatro kaj lernantoj de gitaro

 

    Instruantoj de Esperanto: Bert Schumann, Razen Manandhar.

 

    Aktivaĵoj: Gitara kaj basgitara kurso; improvizado de muzikaj gamoj; amuzaj aktivaĵoj diversaj; prelegoj kun bildoj pri Nepalo; farado de man- kaj bastonpupoj; kiel ludi per manpupoj; tri pupteatraj spektakloj kun Christoph kaj Ines Frank.

 

    Detaloj: http://gresillon.org/spip.php?rubrique32

 

 

    Poŝta adreso: Château de Grésillon, 49150 Saint Martin d'Arcé, France

 

    Telefono: +33 (0)2 41 89 10 34

 

    Retadreso: kastelo@gresillon.org

 

    Retejo: http://gresillon.org

 

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/05/212grezijono/)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Eŭropa Unio. Lingvaj kaj kulturaj aspektoj : Referaĵoj kaj diskutintervenoj / Red. Senad Čolić. -- Sarajevo: Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, 2011. -- 199 paĝoj; 300 ekz.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng