2012-05-17
 Hong Lei en parolado |
La 15-an de majo diris Hong Lei, proparolanto de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj de Ĉinio, ke malgraŭ la forta opono kaj severa traktado de la ĉina flanko, Britio obstine aranĝis intervidiĝon inter Dalai-lamao kaj ĝia ĉefministro Cameron. Tio serioze intervenis en la internajn aferojn de Ĉinio, damaĝis la senton de la ĉina popolo kaj donis maljustan signon al la forto "sendependigo de Tibeto". Ĉinio esprimis severan indignon kaj traktadon. Jam faris severan traktadon al la brita flanko la ĉina ambasadorejo en Britio kaj Ministerio pri Eksteraj Aferoj de Ĉinio.
Hong Lei esprimis, ke la aferoj pri Tibeto estas internaj aferoj de Ĉinio. Dalai-lamao estas politika rifuĝinto, kiu longtempe entreprenas en secesia agado sub la masko de religiulo. Ĉinio firme oponas kontraǔ ajna lando kaj ajna persono interveni en internajn aferojn de Ĉinio per la problemo pri Tibeto. Ĉinio urĝas Brition ĉesigi indulgon kaj subtenon al la forto "sendependigo de Tibeto" kaj per praktika aktivado bonteni rilatojn inter Ĉinio kaj Britio.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong
|