Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Mia amo al Afriko
2012-05-17

de ZHANG SHUANG

 


Wei Jianguo 

 

    Wei Jianguo naskiĝis en Jiangsu-provinco de Ĉinio en la jaro 1947 kaj nun li servas kiel ĝenerala sekretario de la Ĉina Centro por Internacia Ekonomia Interŝanĝo. En la jaro 1972 li komencis okupiĝi pri eksteraj ekonomio kaj komerco, kaj laboris por tio dum 37 jaroj. Intertempe li vizitis 53 afrikajn landojn, trifoje loĝis en Afriko pro la ofico por la daŭro de 15 jaroj kaj faris grandan kontribuon por la disvolviĝo de komernco inter Ĉinio kaj Afriko.

  

    Fine de 2011 eldoniĝis la verko de Wei Jianguo Afriko, dumviva rememoro, kiu el liaj propraj spertoj rakontas kiel historie disvolviĝis la rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko. En printempo de 2012 la verko estis eldonita ankaŭ en la angla kaj franca versioj kaj estis eksponita en la Internacia Ekspozicio de Libroj en Londono.

 

    Entrepreno elektis min

 

    Wei Jianguo skribas en Afriko, dumviva rememoro: "Jam pasis 37 jaroj, post kiam mi, simpla studento siatempe, eklaboris por eksteraj ekonomio kaj komerco. En la pasintaj 37 jaroj mi preskaŭ ĉiam okupiĝis pri la komerco kun Afriko...  Tamen la laboro ne estis elektita de mi. Mi povas diri, ke la sorto aranĝis por mi la laboron..."

 

    En mezlernejo Wei Jianguo estis elstara lernanto. Lia estonta idealo estis studi militan inĝenieradon kaj fariĝi armeano post la diplomitiĝo. Kiam li sin preparis por la enira ekzameno de supera lernejo, la lernejo rekomendis lin lerni la francan lingvon eksterlande por entrepreni laboron de eksteraj aferoj. Konsiderante la bezonon de la ŝtato Wei Jianguo forlasis la revon fariĝi armeano.

 

    En la jaro 1972 Wei Jianguo eklaboris pri la ĉina-afrika komercado. Dum laborado lia franclingva nivelo multe leviĝis. Li ankaŭ persistis en la lernado de la lingvoj araba, japana kaj rusa. La diligenta lernado kaj riĉaj laborspertoj faris Wei Jianguo eksperto pri la ĉina-afrika komercado. Li havis multajn ideojn pri la komerca disvolviĝo inter Ĉinio kaj Afriko kaj prezentis diversajn kuraĝajn proponojn, ekz. produkti ceramikaĵojn per ĉinaj teknologioj en Tunizio, importi fosfat-minaĵon de Tunizio por fondi en Ĉinio fabrikon de fosfata sterko, plifortigi kunlaboron inter Ĉinio kaj Gabono en teknologioj de ĉinaj medicino kaj medikamentoj kaj aliaj. La rimedoj, kiujn li adoptis por la laŭlanda financa subvencio al importado, multe akcelis la komercan kontakton inter Ĉinio kaj Afriko.

 

    Konsideri por afrikaj popolanoj

 

    En 1992 stagnis la komerco inter Ĉinio kaj Afriko kun valoro de ĉirkaŭ unu miliardo da usonaj dolaroj. Wei Jianguo diris: "Mi volas prelegi en diversaj lokoj de Ĉinio por ke ĉinoj pli multe konu Afrikon." Poste li kaj liaj kolegoj komencis diskonigi al ĉinoj per prelegoj, kiel komerci kun Afriko kaj kiel solvi problemojn en la komercado.

 

    En 2008 la komerca sumo inter Ĉinio kaj Afriko kreskis al pli ol 100 miliardoj da usonaj dolaroj. Laŭ Wei Jianguo tiu kresko estis ebla pro tio, ke ĉinoj komprenis Afrikon kaj sciis, kion bezonas afrikanoj. Wei Jianguo diris: "Ĉinaj produktaĵoj estas bonkvalitaj kaj malkaraj kaj estas tre ŝatataj de afrikanoj." Ĉiujare Ĉinio vendas en Afriko pli ol 8 milionojn da elektraj ventumiloj, pli ol 10 milionojn da fridujoj, pli ol 7 milionojn da bicikloj kaj pli ol 2.5 milionojn da motorcikloj. Post kiam Wei Jianguo servis kiel vicestro de la Ministerio de Komerco de Ĉinio kaj direktoro de la Ŝtata Oficejo por Importo kaj Eksporto de Mekanika kaj Elektra Produktaĵoj, Ĉinio komencis eksporton de pintaj produktaĵoj al Afriko kaj vendis aviadilojn al Egiptio kaj Zimbabvo, lokomotivojn al Alĝerio kaj sateliton al Niĝerio...

 


Ĉinaj aŭtoj eksportotaj al Afriko 

 

    Wei Jianguo diris, ke kunlaborante kun Afriko Ĉinio konsideris ne nur siajn interesojn, sed ankaŭ la disvolviĝon de la kontineto. Li diris: "La ĉina ekonomia kunlaboro kun Afriko unue estas por helpi Afrikon kaj due estas por nia komuna disvolviĝo."

 

    Ĉinaj fabrikoj en Afriko liveris laborpostenojn al pli ol 30 mil afrikanoj kaj Ĉinio liveros pli multajn laborpostenojn per transigo de teknologio. Wei Jianguo diris: "En la estonta komerco inter Ĉinio kaj Afriko ni ligos financan prunton kun ŝtataj politikoj por akceli pli glatan komercan disvolviĝon inter Ĉinio kaj Afriko," ĉar li opinias, ke tio estas nova movforto por la komercado inter Ĉinio kaj Afriko.

 

    Profunda frateco inter Ĉinio kaj Afriko

 

    Du malgrandaj aferoj inter Ĉinio kaj Afriko estas neforgeseblaj por Wei Jianguo.

 

    Iu tanzania gravedulino suferis malarion. Ĉar en ŝia loĝ-loko haveblis nur kinino kiel medikamento kontraŭ malario, la gravedulino devis preni ĝin kaj estis devigita aborti du fojojn antaŭ tio. Ĉina kuractaĉmento liveris al ŝi Cotecxin, novan antimalarian medikamenton faritan en Ĉinio, kiu sanigis ŝin kaj tenis ŝian feton. Por danki Ĉinion ŝi nomis sian infanon Cotecxin.

 


Wei Jianguo ricevis la duaklasan ordenon de Gvineo en 2008. 

 

    Alia afero neforgesebla por Wang Jianguo estas kion diris Teodoro Obiang Nguema Mbasogo, la prezidento de Ekvadora Gvineo, kiam oni trovis petrolon en la lando: "Se Ekvadora Gvineo riĉiĝus, ni ne forgesu, ke ĉinaj fratoj helpis nin, kiam ni estis malriĉaj."

 

    En la jaro 2006 okazis en Pekino la Pekina Pintkunveno de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo, kiun ĉeestis ŝtatestroj kaj registaraj gvidantoj de 48 afrikaj landoj. Kiel unu el la preparantoj kaj organizantoj de la Forumo Wei Jianguo partoprenis en projektado de ĉiuj aranĝoj. Li opinias, ke la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo montris la entuziasmon de Ĉinio por sincere kaj malegoisme helpi la afrikajn popolanojn, kaj pro tio ĝi ricevis aprobon kaj konfidon de la afrikaj popolamasoj. Ili esperas, ke Ĉinio liveros al ili sperton por ke ili suriru sur la vojon de disvolviĝo. Kiel diris la mozambika prezidento Armando Emilio Guebuza, "Ĉinio puŝis nin en marŝon al feliĉo kaj brilo."

 

    Sen bedaŭro

 

    En 1992 Wei Jianguo revenis al Ĉinio, fininte la longtempajn laboron kaj loĝadon en Afriko. Rememorante sian tempon en Afriko Wei Jianguo estis tre emociita: "En la lasta vespero antaŭ la forlaso de Afriko mi nur volis diri: mi ne vanigis la esperon de tiuj, kiuj edukis kaj sendis min al Afriko tiel donante al mi ŝancon por kontribui al la rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko; mi ne vanigis mian junecon kaj la deziron de afrikaj popolanoj -- en la lastaj 20 jaroj ni ja vidis progreson de la rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko kaj nia penado estis inda; mi estis kontenta pri mi mem -- en Afriko mi ellernis multon, kio riĉigis mian vivon. Mi ne bedaŭras, ke mi laboris en Afriko tiom multajn jarojn."

 

    Rememorante 37 jarojn da laborado en Afriko Wei Jianguo diris, ke li prenas Afrikon kiel sian duan hejmlokon.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

 

 
Eŭropa Unio. Lingvaj kaj kulturaj aspektoj : Referaĵoj kaj diskutintervenoj / Red. Senad Čolić. -- Sarajevo: Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, 2011. -- 199 paĝoj; 300 ekz.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng