2012-05-18
 Wang Qishan (la dua de maldekstre) renkontiĝas kun ĉeestantoj de la 37a jarkunveno de la Internacia Organizo de Valorpaperaj Komisionoj. |
La 16an de majo en Pekino ĉina vicĉefministro Wang Qishan renkontiĝis kun fremdlandaj ĉeestantoj de la jarkunveno de la Internacia Organizo de Valorpaperaj Komisionoj (IOVK).
Wang bonvenigis la unuafojan okazigon de la jarkunveno de IOVK en Ĉinio. Li diris, ke la nuna monda ekonomia situacio ankoraŭ estas kompleksa kaj severa, kaj la ĉefa tasko estas garantii reprosperigon, kreskon kaj dungadon. La internacia komunumo profunde meditas pri la internacia financa krizo. Pro tio la jarkunveno diskutas pri kunlaboro en tutmonda kapitalo-merkata reformo kaj superregado.
Wang diris, ke la kapitala merkato en Ĉinio rapide disvolviĝas kaj multe ŝanĝiĝas de la lastaj jaroj, tamen ĝi restas en frua kreskado; la lando bezonas lerni de sukcesaj praktikoj de la internacia kapitala merkato, fortigi merkatan reguligon kaj rapidigi novigon kaj malfermon al la mondo en la pozitiva kaj stabila maniero.
Maria Helena Santana, prezidanto de plenuma komitato de IOVK kaj prezidanto de la Valorpapera Komisiono de Brazilo, kaj aliaj delegitoj diris, ke ili kontinue plifortigos komunikadon kaj kunlaborojn kun Ĉinio en la disvolvo, reformo, superrigardo kaj novigo de la kapitala merkato.
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)
|