Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
E-instruado de la Elementa Lernejo Yongtai en Pekino
2012-05-18


En la E-kurso 
 

Hiroyuki per humura movo donas sian lecionon. 

 

    La 16-an de majo lernantoj de la dualernojaro de la elementa lernejo Yongtai en Pekino, Ĉinio, havas sian E-kurson, kiun vizitis s-ro Usui Hiroyuki, japanaŝ tataneca redaktoro de El Popola Ĉinio. La kurson gvidis s-ino Yang Hongyan. Ŝi eklernis la lingvon en 2011, kaj nun respondecas pri la instruado de Esperanto al 8 klasoj de la lernejo. Krom la kurso en la tempo de post tagmanĝ o, ankaŭ s-ro Li Weilun, eksa prezidanto de la Pekina Esperanto-Asocio kaj profesoro de la Pekina Lingvistika Universitato, gvidas la nedevigan kurson, en kiu partoprenas pli ol 30 lernantoj inter la aĝ oj de 7 kaj 9 jaroj. S-ro Hiroyuki, kun forta intereso parolis kun la lernantoj, kiuj fervore respondis liajn demandojn, en la klasĉ ambro regas vigla kaj ĝoja etoso.

 

    Marte de 2011 la Elementa Lernejo Yongtai en Pekino malfermis E-kurson, siatempe s-ro Li Weilun, gvidis E-kurson en la lernejo, en kiu ankaŭ lernis la instruistinoj de la lernejo. Post unujara lernado tiuj instruistinoj ja povas doni lecionojn.

 

    Helpate de s-ro Li Weilun la E-kurso de la lernejo starigis ĝemelajn rilatojn kun la elementa lernejo Giacomo Leopardi de Italio. Pri tio s-ino Yang diris, ke laŭplane en sekvaj jaroj la lernejo ankoraŭ funkciigos E-kurson en la lernantoj de la dualernojaro, kaj ŝi deziris starigi korespondajn kaj amikecajn rilatojn kun alilandaj elementaj lernejoj por helpi al tiuj geknaboj uzi la lingvon kaj trovi esperantistajn amikojn.

 

    Ŝia retadreso: yanghongyan1970@163.com.

 

(Chen Ji )

 

 

 
Eŭropa Unio. Lingvaj kaj kulturaj aspektoj : Referaĵoj kaj diskutintervenoj / Red. Senad Čolić. -- Sarajevo: Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, 2011. -- 199 paĝoj; 300 ekz.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng