2012-05-18
La Azia Arta Muzeo |
|
 Eksponataj statuoj de budhoj |
En la 16-a de majo inaŭguriĝis ekspozicio pri modernaj artaĵoj nomata "Aziaj Fantomoj" en la Azia Arta Muzeo de Sankta Francisko, Usono. La ekspozicio estas grava parto de la cremonio en Sankta Francisko por la Azia-Pacifika Heredaĵa Monato en Usono.
La Azia-Pacifika Heredaĵa Monato estas unu el la usonaj tradiciaj festivaloj. Oni okazigas en majo de ĉiu jaro divers-formajn amikec-akcelajn ceremoniojn por esprimi dankon al la azia-pacifikaj usonanoj pro iliaj kontribuoj al la multkultura socio.
La Azia Arta Muzeo kolektas kaj konservas ĉefe la aziajn historiajn restaĵojn, precipe la ĉinajn. En la muzeo estas pli ol 2 mil ĉinaj porcelanaĵoj, 1200 jadaĵoj kaj 800 bronzaĵoj. Pro tio, la muzeo estas la plej riĉa je ĉinaj jadaĵoj ekster Ĉinio.
La eksponataj modernaj artaĵoj de 31 aziaj landoj kaj regionoj en la ĉi-foja ekspozicio estas metitaj kun konstantaj kolektaĵoj en la muzeo. Oni faras tion por montri la esperon de la muzeo kiu celas esplori la esencon de la aziaj artoj inter la modernaj kaj la antikvaj.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng
2 |