2012-05-21
 Robert Huber (la 1-a de maldekstre), Aaron Ciechanover, (la 2-a de maldekstre), Jean-Marie G. Le Clezio (la 3-a de maldekstre) kaj Daniel Shechtman (la 4-a de maldekstre) en la renkontiĝo |
Vespere de la 19-a de majo okazis en la filio de la Nankina Universitato en Xianlin de Nankino, Ĉinio, la Renkontiĝo kun Nobel-premiitoj, unu el la aktivadoj por celebri la 110-jaran datrevenon de la fondiĝo de la Nankina Universitato. La renkontiĝon ĉeestis ĉirkaŭ 100 studentoj kaj mezlernantoj el diversaj lokoj de Ĉinio kaj Robert Huber, premiito de nobel-premio pri kemio de 1988, Aaron Ciechanover, premiito de nobel-premio pri kemio de 2004, Jean-Marie G. Le Clezio, premiito de nobel-premio pri literaturo de 2008, kaj Daniel Shechtman, premiito de nobel-premio pri kemio de 2011. Ĉinaj lernantoj faris interŝanĝon kun famaj sciencistoj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|