Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Esperanta Vortaro por Lernantoj
2012-05-21

 

    Sperto montras al ni, ke oni devas havigi al si la kutimon pensi en Esperanto, se oni volas ĝin bone uzi ĉu buŝe aŭ skribe. Kaj por akiri tiun kutimon, la lernantoj devas alkutimiĝi, en sia lernado, al klarigo de la novaj vortoj per Esperanto, sed ne per nacilingva traduko. Por tio tiun ĉi vortareton kompilis Laŭlum (Li Shijun), membro de la Akademio de Esperanto kaj la Esperanta Verkisto-Asocio, honora membro de UEA, kaj Li Chaoyang, filo de Laŭlum.

 

    En tiu ĉi vortareto ili enmetis la Bazan Radikaron Oficialan (BRO), kiu konsistas el 9 grupoj laŭ ofteuzateco. En la unua grupo estas 179 radikoj, en la dua 100, en la tria 121, en la kvara 151, en la kvina 154, en la sesa 241, en la sepa 294, en la oka 467, en la naŭa 753. Entute 2460 radikoj. Por faciligi la komprenon de la klarigoj, ili klopodas simpligi la lingvaĵon kaj helpas lernantojn per ekzemploj pri la uzado de la vortoj. Por faciligi enmemorigon de la vortoj, preskaŭ ĉiuj radikoj estas ilustritaj per simplaj versaĵoj kaj enigmoj.

 

    La unuan manuskripton de la vortaro pretigis Laŭlum en la jaro 2001, kaj la parto ilustrita per versaĵoj aperis rete kaj en la japana periodaĵo La Movado. Post 7 revizioj kaj aldono de 678 enigmoj en versoj kaj aldono de ĉinaj tradukoj de la radikoj kaj derivaĵoj fare de Li Chaoyang, nun la vortaro enhavas pli ol 4000 radikojn kaj afiksojn ilustritajn per pli ol 3900 simplaj versaĵoj.

 

    Dum la kompilado, ili konsultis vortarojn kompilitajn de Kabe, V. Setala, W. Aulddeng, A. Cheh, G. Warienghien, J. C. Wells k.a. pioniroj kaj multe profitis el la verkoj.

 

    Paĝoj: 442

 

    Formato: 100 × 140 mm

 

    Eldonjaro: 2012

 

    Pezo: 198 g

 

    ISBN: 978-7-119-07570-9

 

    prezo: 12 eŭroj

 

    Mendu ĉe El Popola Ĉinio, 24 Baiwanzhuang-strato, Pekino 100037, Ĉinio

 

    Retadreso: elpc@vip.163.com

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 
Vi deziras senti vin kavaliro? Vi bedaŭras ke vi ne vivis en kastelo kun imponaj remparoj kaj levebla ponto antaŭ la kirasita pordego?
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng