2012-05-21
 Tibetaj infanoj atingis Pekinon. |
|
 Infanoj kun laborantoj |
La 20-an de majo atingis Pekinon pli ol cent infanoj el Tibeto kun denaska kormalsano por akcepti senpagan kuracadon de hospitaloj en Pekino. Tio estis la plej granda aktivado pri kuracado de tibetaj infanoj kun denaska kormalsano.
Okazigis la aktivadon Hospitalo de la Ĉina Liberiga Armeo, Hospitalo de la Ĉina Mararmeo, Hospitalo de la Ĉina Aerforto kaj Hospitalo de la Armitaj Policanoj kaj kune helpis ankaŭ la Ĉina Federacio de Karitato. Tio estas parto de la aktivado "kuraci malriĉajn infanojn de nacimalplimultoj kun denaska kormalsano".
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong
|