2012-05-21
La 20an de majo 2012 okazis konkurso pri E-scioj en la Supera Mezlernejo Tianjiabing, Baotou, Interna Mongolio, Ĉinio. 20 studentoj el la Scienc-Teknika Universitato de Interna Mongolio kaj 13 gimnazianoj el la supera mezlernejo partoprenis en la konkurso. La vicdirektoro de la supera mezlernejo kaj kelkaj lokaj samideanoj vizitis la konkursejon. Pere de la konkurso lernantoj de Esperanto pli bone konis bazajn sciojn de Esperanto, ekzemple kial la kreinto de Esperanto Zamenhof kreis la internacian lingvon; kiam Ĉinio unuafoje okazigis UK-on; kiam oni uzas akuzativon ktp.
En la paŭzo de la konkurso lernantoj prezentis kantojn, muzikojn kaj vortludojn. Post la konkurso, oni interŝanĝis opiniojn pri lernado de Esperanto. Universitatanoj ankaŭ konigis al la super-mezlernejanoj pri sia vivo en la universitato. La super-mezlernejanoj tre ĝojis, ĉar unuafoje ili partoprenis en E-aktivado. Ili diris al la vicdirektoro, ke ili bone lernos la internacian lingvon. Antaŭ foriro studentoj interŝanĝis telefonnumerojn kaj retadresojn por daŭrigi reciprokan kontakton.
S-ro Liu Baoguo, veninte de Anhui-provinco, meza Ĉinio, jam pli ol tri jarojn instruis Esperanton en la Supera Mezlernejo Tianjiabing kaj Scienc-Teknika Universitato de Interna Mongolio, ambaŭ en Baotou, Interna Mongolio, Ĉinio. Pro lia energia semado, pli da junuloj en tiu urbo konas kaj lernas nian lingvon, kaj aktivas en esperantujo.
(Wang Wensheng)
Redaktoro: Liu Zijia |