2012-05-22
 Ceremonio por inaŭguri la Konfucean Instituton en la Zagreba Universitato |
|
 Wu Bangguo donacas librojn al la direktoro de la Zagreba Universitato. |
La 19-an de majo laŭ la loka tempo Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongerso, ĉeestis inaŭguron de la Konfucea Instituto en la Zagreba Universitato dum sia oficiala vizito al Kroatio.
Direktoro de la universitato rekomendis al Wu Bangguo siajn lernantojn. Wu manpremis kun la lernantoj kaj diris al ili: "Ĉinio kaj Kroatio ambaŭ estas ĉarmaj landoj, mi esperas, ke vi fariĝos amikaj ambasadoroj inter Ĉinio kaj Kroatio."
Wu Bangguo diris, ke nun multlandaj homoj lernas la ĉinan lingvon. Li esperas, ke la lernantoj diligente lernos la ĉinan lingvon, kaj bovenigas ilin al Ĉinio. Ĉinio estas antikva kaj civilizacia lando kun historio de pli ol 5 mil jaroj. En Ĉinio oni povas koni la landon.
Post la inaŭguro Wu Bangguo donacis al la Zagreba Universitato ĉinlingvajn lernolibrojn.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|