2012-05-23 En 2012 oni omaĝas la 100-an datrevenon de la naskiĝo de Tibor Sekelj (1912-1988). Eŭropa Esperanto-Unio proklamis la jaron 2012 Jaro de Tibor Sekelj. Spomenka Štimec prelegis en la Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 26-an de novembro 2011 pri la vivo de tiu ĉi fama mondvojaĝanto, ĵurnalisto, verkisto kaj movada aganto.
Jam pasintjare UEA kontribuis al la informado pri Sekelj per ampleksa artikolo de Zlatko Tišljar en la revuo Esperanto (junio 2011) kaj per prelego de Spomenka Štimec en la Malferma Tago de la Centra Oficejo la 26-an de novembro.
Estas spektebla en la Reta Kinejo de UEA la 40-minuta filmo "De Akonkagvo ĝis Unesko", kiun redaktis Francisco L. Veuthey.
(Redaktoro: Liu Zijia)
|