2012-05-23
La Dua Libro estis eldonita de L. L. Zamenhof komence de 1888. Dato de la cenzura aprobo: 18-a de januaro de 1888. Ĝi estis verkita nur en Esperanto kaj havis la jenan titolon:
D-ro Esperanto
Dua Libro de l' Lingvo Internacia
Kajero n-ro 1, kosto 25 kopekoj
Varsovio, 1888
Tiu ĉi broŝuro (50 paĝoj) devis esti unua parto de libro, enhavonta kvin aŭ ses kajerojn, aperontajn dumonate dum 1888. Sed post la eldono de la unua parto, Zamenhof decidis ke la aliaj partoj ne plu estis bezonataj; li anstataŭ eldonis la Aldono al la Dua Libro de la Lingvo Internacia.
En la antaŭparolo (16 paĝoj) la aŭtoro respondas publike al ĉiuj skribintoj, ne povante respondi aparte je diversaj demandoj, proponoj de reformoj en la lingvo ktp. Krome la libro enhavis tradukon de " La ombro" de Hans Christian Andersen, Popoldirojn, tradukojn de Hemza, Kanto de studentoj kaj tradukaĵojn el Heinrich Heine de K. D.
Redaktoro: Niu Xueqin
|