2012-05-23 -- Intervjuo al estro de la Ĉina Pavilono de la Monda Ekspozicio en Yeosu
de CHEN YUJIE
 Ĉinan Pavilonon prezentas Zhao Zhen'ge, estro de la Ĉina Pavilono de la Monda Ekspozicio en Yeosu, Korea Respubliko. |
En la oficeja domo de la Ĉina Konsilio por la Akcelo de Internacia Komerco, Pekino, mi intervjuis s-ron Zhao Zhen'ge, estron de la Ĉina Pavilono de la Monda Ekspozicio en Yeosu, Korea Respubliko. Li respondis miajn demandojn pri la temo, aranĝoj kaj trajtoj de la Ĉina Pavilono.
Temo de la Ĉina Pavilono
 Panoramo de la Monda Ekspozicio en Yeosu, Korea Respubliko |
La temo de la ekspozicio "la vivanta oceano kaj marbordo -- diverseco de resursoj kaj daŭrigeblaj aktivecoj" strikte rilatas al ĉiuj landoj, kiuj posedas ĉemarajn havenurbojn dense loĝatajn. La loĝantoj de la ĉemaraj urboj kaj regionoj havas aspiron al la oceano. Tial la ekspozicio kun la temo de la oceano estas alloga. Ĝi emfazas gravecon de la oceano kaj marbordo kaj diskonigas la homaran deziron por la harmonia disvolviĝo kun la terglobo, la vivo kaj la ekosistemo.
 Ĉina Pavilono |
Laŭ la ekspozicia temo kaj la trajtoj de la ĉina oceana kulturo oni difinis la temon de la Ĉina Pavilono "reciprokaj rilatoj inter la homaro kaj oceano". La temo enkorpigas la ĉinan koncepton pri la oceano: la oceano nutras la korpon, la teron kaj animon de la homaro; ĝi alportas al ni abundon da oceanaj resursoj, vastan merkaton kaj la spiriton kuraĝe batali kontraŭ danĝeroj; la homaro ne povas disiĝi de la oceano. Tial ĉinoj devas racie kaj science ekspluati kaj utiligi la oceanon, iri la vojon de daŭrigebla evoluigo, realigi harmonian kunekzistadon de la homaro kaj la oceano.
Aranĝoj de la Ĉina Pavilono
Por la Ĉina Pavilono la plej grava aranĝo estas la Tago de la Ĉina Pavilono, kiu okazos en la 28a de junio. Tiam okazos solena ceremonio, arta prezento, trarigardo de la pavilono, akcepto, seminario, forumo ktp.
En la ekspozicio pluraj provincoj kaj urboj de Ĉinio okazigos aktivadojn por prezenti ĉinajn resursojn, sciencteknikajn atingojn kaj kulturon de la oceano. La Ĉina Konsilio por la Akcelo de Internacia Komerco volas fortigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn kun aliaj landoj per la platformo de la ekspozicio. "Agada semajno" organizita respektive de 11 ĉemaraj provincoj, regionoj kaj municipoj de Ĉinio daŭros ĝis la unuaj dek tagoj de aŭgusto. (图4)
Oni povos trairi oceanan kulturan koridoron en la Ĉina Pavilono. Tie oni vidos historiajn objektojn kaj biologiajn specimenojn koncernajn al la oceano, kaj produktojn, teknikojn kaj modelojn pri oceana scienco kaj protektado de la ekologia medio. Krome en la Ĉina Pavilono estas ankaŭ prezentoj de diversaj provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj pri nemateriaj heredaĵoj.
Ĉijare estas la 20jara jubileo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Korea Respubliko. En la komenco de la kuranta jaro la ŝtatestroj de Ĉinio kaj Korea Respubliko kune inaŭguris la Jaron de Amika Interfluo inter Ĉinio kaj Korea Respubliko. La interŝanĝoj kaj kunlaboroj inter la ĝemelaj urboj de la du landoj estas unu el la gravaj enhavoj de la Amika Jaro. Ĉinaj ĉemaraj urboj faros negocojn kun la koncernaj urboj de Korea Respubliko dum la monda ekspozicio.
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)
|