Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Novaj enketo kaj komisiitoj
2012-05-24

    Fakaj Asocioj

 

    Jarmeze la estrarano pri Scienca kaj Faka agado iniciatis specialan enketon por Fakaj Asocioj kun emfazo de la retaj aspektoj de ilia agado kaj pri ilia utiligo de la interreto. El la 22 respondintaj Fakaj Asocioj nur du ne jam havas propran retejon. El 21, kiuj havas bultenon, 12 publikigas ĝin ankaŭ aŭ nur en reta formo. 13 Fakaj Asocioj regule sekvas la retliston sciencakaj-faka-agado@yahoogroups.com de UEA (en kiu membras ĉ. 200 asocioj kaj individuoj). El la ceteraj la plimulto ne partoprenis pro manko de homforto aŭ pro nescio. La plej ofta peto al UEA estis ĝisdatigi certajn datumojn de la Faka Asocio en la UEA-retpaĝo pri Fakaj Asocioj, http://uea.org/agadoj/faka_agado.html. La averaĝa membro-nombro de la respondintaj Fakaj Asocioj estas pli ol 300, sen kalkuli la du plej grandajn - fervojistojn (1700) kaj katolikojn (1 300) - la averaĝo estas pli reprezenta al la pli ofta Faka Asocio - ĉ. 160.

 

    Terminologio

 

    Estis nomumita nova komisiito, Mélanie Maradan. Ŝi stiris la akcepton de UEA kiel kunlabora organizaĵo en pluraj teknikaj subkomitatoj de la Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO) kaj subskribigis interkonsenton, per kiu UEA iĝis Asocia Membro de la Internacia informejo pri terminologio (Infoterm). Sekve de tiu agado la Estraro iniciatis subtenon (formale deciditan en januaro 2012, sed preparitan en decembro 2011) por partopreno de kandidatoj en unusemajna somera terminologia trejnado en Vieno, organizota en julio de TermNet kune kun la Universitato de Vieno.

 

    Estis nomumita nova komisiono de Rondo Familia (Adelaїde Charrière, Johan Derks, Bert Schumann kaj Claude Rouget). Post trijara paŭzo reaperis la reta bulteno Familia Esperanto (du n-roj, en majo kaj septembro, red. J. Derks), kiuj estis elŝutitaj po ĉ. 700 fojojn el http://uea.org/rondo_familia.

 

(el Esperanto)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Eŭropa Unio. Lingvaj kaj kulturaj aspektoj : Referaĵoj kaj diskutintervenoj / Red. Senad Čolić. -- Sarajevo: Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, 2011. -- 199 paĝoj; 300 ekz.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng