2012-05-24
La Espero estas la himno de la Esperanta movado. L. L. Zamenhof skribis la vortojn kaj, inter dek-duo da arioj, tiu marŝa venkmelodio komponita de la franco Félicien Menu de Ménil, fariĝis la plej fama, kvankam neniam oficiale aprobita de Universala Kongreso. Tiu preskaŭ militisma melodio ne estis la ario, per kiu la poemo unue kantiĝis. La unuan, nemarŝan melodion, komponis jam en 1891 la svedo Cl. Adelsköld. Dum la 1-a UK en 1905 estis proponitaj du himnoj: tiu de Adelsköld kaj tiu de Ménil. Neniu el ili estis definitive akceptita kiel oficiala. La koncerna decido estis jena: ". . . la demando pri la universala himno estas prokrastata ĝis la venonta kongreso".
Tekste (vortopece)
En la mondon venis nova sento,
Tra la mondo iras forta voko;
Per flugiloj de facila vento
Nun de loko flugu ĝi al loko.
Ne al glavo sangon soifanta
Ĝi la homan tiras familion:
Al la mond' eterne militanta
Ĝi promesas sanktan harmonion.
Sub la sankta signo de l' espero
Kolektiĝas pacaj batalantoj,
Kaj rapide kreskas la afero
Per laboro de la esperantoj.
Forte staras muroj de miljaroj
Inter la popoloj dividitaj;
Sed dissaltos la obstinaj baroj,
Per la sankta amo disbatitaj.
Sur neŭtrala lingva fundamento,
Komprenante unu la alian,
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian.
Nia diligenta kolegaro
En laboro paca ne laciĝos,
Ĝis la bela sonĝo de l' homaro
Por eterna ben' efektiviĝos.
Redaktoro: Niu Xueqin
|