2012-05-24
 En la ekspozicio |
|
 Trakto de komerco |
La 22-an de majo inaŭguriĝis en la ekspozicio MyDome de Osaka, Japanio, la 16-a Foiro de Eksportaj Varoj de Jiangsu-provinco de Ĉinio, en kiu partoprenas ĉ. 200 entreprenoj.
La 3-taga foiro kun la ekspona areo de 5 mil kvadrataj metroj kaj 280 standoj estas la plej granda foiro en Osaka. La eksponaĵoj inkluzivas vestojn, tekstilaĵojn, ŝuojn, ĉapojn kaj vivbezonaĵojn.
Li Lei, ŝtatoficisto de la jiangsu-a delegacio, diris, ke la nombro de entreprenoj partoprenantaj en la ĉi-jara foiro unu-oble kreskis kompare kun tiu en la pasint-jara foiro kaj laŭ peto de Japanio oni multigis la nombron de vivbezonaĵoj. Li esperas, ke la foiro plue akcelos ekonomiajn kaj komercajn rilatojn inter Jiangsu kaj Osaka.
Japanio estas la tria granda merketo de Jiangsu por eksporti ĝiajn produktaĵojn, kiuj enhavas ĉefe tekstilaĵojn, vestojn kaj vivbezonaĵojn. De la 90-aj jaro en la pasinta jarcento oni okazigis en Osaka 15 foirojn de eksportaj varoj. La foiro estas plej grava fenestro por grandigi eksteran komercadon de Jiangsu kaj montri ĝiajn avantaĝajn produktaĵojn.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|