2012-05-24
 Hong Lei en la regula gazetara konferenco |
La 22-an de majo en regula gazetara konferenco de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj de Ĉinio estis demando pri la insulo Huangyan. Laŭ filipina ministro pri eksteraj afteroj, kelkaj aliaj landoj donas helpon al Filipinoj por ke ĝi havu defendan kapablon. Ili intervenis en la diplomatiajn aferojn inter Ĉinio kaj Filipinoj, provizante la lastan per patrola ŝipo kaj milita aeroplano. Tio markis, ke Filipinoj serĉis la trian flankon por interveni en la afero de Huangyan-insulo.
Hong Lei, proparolanto de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj de Ĉinio, respondis, ke Huangyan-insulo estas parto de la teritorio de Ĉinio kaj la ĉina flanko per interparolo kun Filipinoj urĝis ĝin malstreĉi la situacion por sanaj rilatoj inter la du landoj. Ĉinio firme kontraŭstaras al la fakto, ke Filipinoj per iu ajn maniero serĉas helpon de la tria flanko por plistreĉi la situacion kaj seriozigi la aferon.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong
|