2012-05-24
 Yuri Bashmet |
|
 Yuri Bashmet gvidas ĉinan studenton. |
En la 22-a de majo venis al Ŝanhajo la mondelstara aldoviolonisto Yuri Bashmet. Vespere de la 23-a li donis prezentadon en la Ŝanhaja Granda Teatro kun Moskva Solista Ĉambromuzika Orkestro / Ĉambrorkestro kiu gajnis Germanan Premion (Grammy Awards). La koncerto estas la unua prezentado de la tutazia rondveturo de Yuri Bashmet kaj la orkestro. Tan Dun, mondfama komponisto, partoprenis en ĝi kiel unu el la koncertantoj.
Post la prezentado en Ĉinio, Yuri Bashmet ludos en Singapuro kaj Japano kun la orkestro.
Yuri Bashmet, naskita en la 24-a de januaro 1953, estas la plej elstara aldoviolonisto en la mondo kaj direktisto de la Moskva Solista Ĉambromuzika Orkestro / Ĉambrorkestro. Oni nomas lin "Paganini en la aldoviolona rondo".
En ĉi-foja voja ĝo Yuri Bashmet vizitos ankora ŭ la Ŝanhajan Muzikan Konservatorion por gvidi la aldoviolonan ludadon de la studentoj.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng
|