Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Naŭ fakuloj prelegos en la hanoja IKU
2012-05-25

    Sekve de profesia prijuĝo de la Komisiono pri Internacia Kongresa Universitato, la Estraro de UEA elektis naŭ prelegojn por la 65-a sesio de IKU, okazonta dum la 97-a UK en Hanojo. Kiel rektoro de la sesio en Hanojo estis elektita la japana lingvisto prof. Hitoshi Gotoo, kiu estis la IKU-rektoro ankaŭ en la 92-a UK en Jokohamo en 2007.

 

    En Hanojo oni aŭdos jenajn prelegojn:

 

    Jonathan Cooper (Aŭstralio): Moderna arto

 

    Mark Fettes (Kanado): Lernejo kaj naturo en ekologia krizo

 

    Laŭlum (Ĉinio): Lingvo, kulturo, literaturo

 

    Stefan MacGill (Hungario): Vortŝercado en Esperanto

 

    Gábor Márkus (Hungario): Kiu kontrolas la registarojn?

 

    Francesco Maurelli (Britio): Subakva robotiko

 

    Jukka Pietläinen (Finnlando): Novaĵoj translimen

 

    Trevor Steele (Aŭstralio): Malapero de la tasmaniaj aborigenoj

 

    Humphrey Tonkin (Usono): Esperanto-poezio

 

    La prelegoj de Stefan MacGill, Francesco Maurelli kaj Trevor Steele estos samtempe partoj de kursoj de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). La dumkongresaj AIS-kursoj konsistas el po tri prelegoj, el kiuj la IKU-prelego estos la unua, sekvota de du daŭrigaj prelegoj por pli profunda traktado de la temo. Tiu kunlaboro inter UEA kaj AIS kadre de UK komenciĝis jam en 1995.

 

    La prelegotekstoj aperos en la t.n. IKU-libro, lanĉota en la UK. Kelkaj antaŭaj volumoj estas ankoraŭ haveblaj ĉe la Libroservo de UEA. Krome, pluraj IKU-libroj estas konsulteblaj en la IKU-sekcio de la kongresa retejo de UEA, kie jam aperis ankaŭ la resumoj de la Hanojaj prelegoj.

 

(el gazetaraj komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Eŭropa Unio. Lingvaj kaj kulturaj aspektoj : Referaĵoj kaj diskutintervenoj / Red. Senad Čolić. -- Sarajevo: Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, 2011. -- 199 paĝoj; 300 ekz.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng