2012-05-25
 Ĉeftema raportkunveno de la 15-a Ĉina Pekina Internacia Foiro de Altteknologioj |
|
 James A. Mirrlees prelegas. |
La 22-an de majo inaŭguriĝis en Pekino la 15-a Ĉina Pekina Internacia Foiro de Altteknologioj. En la sama tago okazis en la Popola Halo de Pekino la ĉeftema raportkunveno de la foiro. James A. Mirrlees, premiito de la nobel-premio pri ekonomio de 1996, faris prelegon sub la titolo "Disvolvado de reala ekonomio en erao post financa krizo".
La 23-an de majo okazis en la Ĉina Internacia Ekspozicia Centro, la ĉefkunvenejo de la foiro, kaj aliaj ekspoziciejoj de Pekino ekspozicioj kun la ekspona areo de 6 mil kvadrataj metroj, 8 ĉeftemaj forumoj kaj pli 10 rekomendaj kaj komercaj aktivadoj. En la foiro partoprenas pli ol 50 delegacioj el 5 internaciaj organizoj kaj pli ol 20 landoj kaj regionoj, kaj pli ol 2 mil entreprenoj kaj korporacioj ĉinaj kaj alilandaj.
La ĉi-foja foiro ĉefe montras sciencajn kaj teknologiajn atingojn en la kampoj de novaj informaj teknologioj, fuelŝparo, mediprotekto, novaj fueloj, biofarmacio, farado de pintaj ekipaĵoj kaj novaj materialoj.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin
|