2012-05-25
 La kolorita aeroplano |
|
 Amindaj manĝaĵoj sur la aeroplano |
La 23-an de majo por la unua fojo flugis de Taiwan al Ŝanhajo aeroplano kolorita per Hello Kitty, fama karikaturo tre vaste ŝatata de popoloj. Zhang Guowei, ĝenerala direktoro de Eva Aerkompanio de Taiwan, faris parolon en la inaŭguro, ke la aerolinio de Ŝanhajo al Taibei, ĉefurbo de la ĉina provinco Taiwan, estas la plej grava kaj populara linio de la kompanio. Troviĝas aminda kato kun magio sur la aeroplano, kiu prezentas ĉarmon kaj vivecon kaj povas transdoni feliĉon tra la markolo. Li esperis, ke tiu desegno povas doni al la pasaĝeroj varmon kaj trankvilon kaj plifortigi interŝanĝojn tra la Taiwan-a Markolo.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong
|